MEDITERANEO - la nuntempa Odiseado plugas la maron en velŝipo.

Velŝipo de 34 metroj, portanta ŝipistaron el internaciaj artistoj, navigos tra la maroj de Eŭropo, albordiĝos en pli ol 20 havenoj, por vivigi nuntempan odiseadon. Tiu estas la esenco de la teatra projekto "Meeting the Odissey” (Renkontiĝo kun la Odiseado"), prezentita en Cagliari de Cada Die Teatro kaj engaĝante 13 eŭropajn partnerojn.

 

Gajninto de la Kulturo Programo 2007a/2013a de la EU, la pionira projekto de socia teatro baldaŭ ekos kaj daŭros ĝis decembro de la 2016a, atingante 10 landojn laŭ la eŭropaj marbordoj, de la Balta Maro ĝis la Mediteraneo. "Vera migranta projekto kiu rememorigas la vojaĝon faritan de la Homera heroo. - diris Giancarlo Biffi de la Cada Die Teatro - La baza ideo estas esplori la opinion pri nuntempa Eŭropo per la nuntempa reskibado de la Odiseado, ek de la tezo de Felice Vinci, kiu lokas en la Balta Maro la vojaĝon de Odiseo. Kiel en la poemo de Homero per la artifiko de vojaĝado, Meeting the Odyssey celas krei kunpartigitan rakonton el la historioj de tiuj kiuj loĝas en Eŭropo hodiaŭ, en dialogo celanta malkovri la komunajn radikojn de diversaj popoloj kaj la senton de aparteneco al Eŭropa Komunumo (  Comunità Europea )." La projekto celas krei eblecojn por komparo inter artistoj el diversaj regionoj de Eŭropo kaj lokaj loĝantaroj, rigardante ne la Merkatan Eŭropon sed la Kulturan Eŭropon. Praktike, la projekto konsistos el 4 ĉefaj spektakloj kiuj naskiĝos el la renkonto de artistoj kun lokaj popoloj kaj estos reprezentataj kaj sur la ŝipo kaj en la gastigontaj urboj.



Por faciligi la kulturajn interŝanĝojn kaj pliigi la interŝanĝon de artaj kapabloj inter la diversaj landoj, la ŝipistaro ŝanĝos ĉiun jaron, permesante al ĉiuj implikitaj naciecanoj aktive partopreni en la projekto. En la tri jaroj de navigado, la kvar produktaĵoj estos efektivigataj almenaŭ 25 fojojn po unu kaj en almenaŭ 4 diversaj landoj.

 


El la renkontiĝoj inter la artistoj-maristoj kaj lokaj loĝantaroj poste naskiĝos momentaj produktaĵoj, mallongaj spektakloj kie la eventoj rakontataj en la Odiseado, ĝin riĉigos per la kulturaj apartaĵoj de ĉiu teritorio; en ĉiu haveno la ŝipistoj-artistoj kolektos la historiojn kaj la atestojn de la lokaj popoloj, kreante eĉ videojn, por krei poste unikajn teatraĵojn.

 

 

 

FONTO: buonenotizie.it




MALANTAUEN