TEL AVIVO - renkontiĝo kun Leonardo da Vinci

Post la sukceso de Van Gogh Alive ekspozicio okazinta en 2013a, ĉi tie estas alia grava rendevuo kun arto. La nova ekspozicio Da Vinci Alive okazanta ĉe la Pavilono Maxidome de IsraeloKomercaj FoiroCentro en Tel-Avivo enhavas interaktivan sperton, kiu gvidos la vizitantojn malkovri la sentempan splendoron de la arto de Leonardo Da Vinci.

 

La Da Vinci Alive ekspozicio rakontas la genion de Leonardo kiel inventisto, artisto, anatomiisto, skulptisto, inĝeniero, muzikisto kaj arkitekto. Gastoj ĝuos pli ol 200 pecojn, inkludante 75 inventojn de maŝinoj en natura grandeco, tri-dimensian desegnadon de kelkaj el la plej gravaj renesancaj verkoj kaj la eblecon por fari profundigan analizon de la plej fama verko de Leonardo, la bela Mona Lisa. Dank’al tutaj novaj teknologioj disponeblaj per la sistemo SENSORY4, la vizitantoj povos interagi kun la arto de Leonardo povante tiel ankaŭ havi ideon pri la sciencaj principoj, je la bazo de la realigo de multaj verkoj de la toskana geniulo.

 

Kreita pere de la helpo kaj subteno de spertuloj el Italio kaj Francio Da Vinci Alive festas unu el la plej originalaj kaj dinamikaj mensoj de la tuta tempo. La ekspozicio prezentas 13 tematikajn areojn kiuj rilatas al la verko de Leonardo proponante al la vizitantoj ekrigardon de varia talento de la menso de iu viro de renesanco, kiu metis la bazojn por kelkaj el la inventoj tre gravaj por la moderna socio, kiel helikoptero, 'aviadilo, aŭtomobilo, submarŝipo, paraŝuto kaj biciklo. Ĉiuj inventoj videblaj en la ekspozicio Da Vinci Alive estis faritaj de italaj metiistoj, multaj kun la samaj materialoj kaj teknikoj de la Renesanco, ofte deĉifrante la postsignojn kaŝitajn en la pli ol 6.000 paĝoj de personaj kodoj de Leonardo, prenante signojn ankaŭ per la spegula skribo, kiu Leonardo uzis, eble por konservi la sekretecon de siaj scioj.

 

FONTO: primapaginanews




MALANTAUEN