ITALIO - Varmo kaj energio por savi artverkojn.

"Neniu en la mondo eksperimentis ĉi tiun sistemon por artaĵoj. Necesis jaro da klopodoj kaj eksperimentoj por kompletigi la sistemon.”


Temas pri minikabloj (elektraj tre maldikaj kabloj kun tre malalta tensio kiuj pliigas la temperaturon je malmultaj gradoj) kutime uzataj por aŭtoj; unuafoje en la mondo kaj sukcese, ili estis provataj por artverkoj por gardi kontraŭ malsekeco. Kiel vi scias, pro eksaltoj de temperaturo kaj humideco, okazas kondenso kiu difektas la verkojn.

 

La noviga sistemo estis subtenata de la Opera Primaziale pisana (de Pizo), la institucio establita por inspekti la konstruadon de la monumentoj de Piazza dei Miracoli en Pizo kaj la protekton, la promovon kaj la plibonigon de la arta heredaĵo de la historia Placo. La tekniko estis provata sur grava fresko, en la Monumenta Tombejo de Pizo, nomata "Storie dei Santi Padri (Rakontoj pri la Sanktaj Patroj)".

 

“La uzita," diris Gianluca De Felice, Direktoro de la Entrepreno "estas unika sistemo spertita en la mondo, por kultura heredaĵo, kiun ni unuafoje uzis; malantaŭ la panelo kiu tenas la freskon, ni instalos la tukojn varmigitajn per maldikaj kabloj je malalta tensio, kiuj evitos la formadon de kondenso. Neniu en la mondo provis tiun ĉi sistemon por artaĵoj. Necesis jaro da provoj kaj eksperimentoj por evoluigi la sistemon, ĉar estas malfacile instali la tukojn sur grandaj surfacoj kiel tiuj de freskoj”.

 

FONTO: buonenotizie.it




MALANTAUEN