Virgin America - Kantu kaj ĉio bonigos!

Kiom da fojoj vojaĝantoj per aviadilo vere atentis pri la sekurecaj instrukcioj ilustritaj de la flugpersonalo antaŭ ekflugo? Eble nur la unuan fojon kaj eble eĉ kun maltrankvila mieno, sed poste, kiam flugado fariĝas kutimo, vi eble ignoras ĉi tiun okazaĵon. Certe eĉ la flugpersonalo enuiĝas daŭre refarante la simuladon kaj senĉese farante kaj refarante la saman “ludon” ĉiutage.

 

 Fakte, la prisekurecaj informoj ne estas senutilaĵo, male ... kiam, laŭdeve ekzorcante, vi estus en danĝero, ĉiuj ŝatus perfekte ilin havi memorigitajn! Ni pripensu tiujn, kiuj timegas aviadili kaj, aŭskultante tiujn indikojn, eble des pli timegas. Nu, sincere, pro iu kialo aŭ alia, tiu parto de la vojaĝo estas certe la malpli alloga.


Do kial ne fari ĝin allogan?

 

La solvo venis de la flugkompanio Virgin Amerca kiu, starigante veran muzikalon, faris videofilmeton vere simpatian kaj artan en kiu stevardinoj kaj stevardoj ridete kantas la sekurinformojn kuntrenante trankvilajn kaj pretajn flugi pasaĝerojn.

 

 

Eble timego ne ĉesas, sed certe iom da alloga distro estas akirita precipe dum la ekflugo, kiam la tensio pliiĝas kaj iom da leĝereco neniam malbonas. ... Tiam, si eble la avadilo falas, ni povas ĉiam kore kanti: Virgin America knows all the places you wanna be/ fly away with me/ fly away with me!

 

Sekvas videofilmeto.




MALANTAUEN