SIRIO - stipendioj por artistoj siria eksterlandanoj

 

Anonco proponita de la British Council kiuj favoras solidarecon ...

 

… Stipendiojn por siriaj artistoj kiuj loĝas en Irako, Libano, Turkio, Egiptio kaj Jordanio oferas British Council (Brita Konsilio), la brita organizo kiu laboras tutmonde por disvastigi la anglan lingvon kaj la anglan kulturon. Premioj estas sumoj inter £ 1.000 kaj £ 3,000 (€ 1200-3600), asignitaj por subteni la laboron de siriaj artistoj kiuj kontribuis al "pliigi konsciencon kaj solidarecon por siriaj rifuĝintoj ĉe popoloj de gastigantaj landoj" kaj "kiuj evoluigis platformojn por konekti la sirian artan aŭ rifuĝintan komunumon". Pro tio la iniciato celas specife artistojn kiuj laboras "ekster la siriaj limoj".

"

Dum pli ol 30 jaroj - diras la anonco – per kulturo, la British Council grave rolis konstruante pontojn inter Britio kaj Sirio kaj apoge de arta scenejo aktiva kaj pluralisma. La programo spegulas la kredon per kiu la Brita Konsilio kredas je libera esprimo kaj je la arta potenco por inspiri socian ŝanĝon." La limdato por kandidatiĝi estas la 20an de januaro. (ANSAmed).

 

FONTO : ANSAmed




MALANTAUEN