FAVELA PAINTING (BARAKARA PENTRARTO) – socia verko de epopeaj dimensioj

http://www.kickstarter.com/projects/1953408692/painting-an-entire-favela-in-rio-de-janeiro

Ĉu vi pripensis pentri tutan barakaron kiel grandegan bildon?

 

La ideo estis immagita de du nederlandaj junuloj, kiuj ĉirkaŭ antaű ok jaroj startigis la projekton Favela Painting (Pentrarto), loĝita en Amsterdamo, kiu apogas la kreon de okulfrapaj artaĵoj en neatenditaj lokoj. Favela Pentrarto kunlaboras kun loka loĝantaro por uzi arton kiel ilo por inspiri, krei belecon, batali kontraű antaŭjuĝoj kaj altiri atenton.

 

En la jaro 2005a, la “faveloj” de Rio de Janero inspiris Jeroen Koolhaas kaj Dre Urhahn, la du ĉefroluloj, efektivigi publikajn artaĵojn faritajn per la helpo de la loĝantoj. Ĉiu projekto, tamen, alprenis ĉiam pli grandajn dimensiojn, ĝis ili decidis lanĉi crowdfunding kampanjon, por atingi socian verkon de epopeaj dimensioj, tio estas pentri tutan barakaron, kiel grandegan bildon.

 

La kampanjo, lanĉita dum septembro ĉi-jare, ĝis nun ricevis pli ol 100.000 dolarojn por financado, permesante la komencon de laboro mobilizante la tutan kvartalon.

 

La loko elektita por la projekto estas centra monteto en la komunumo de Vila Cruzeiro, parto de la Complexo da Penha en la nordo de Rio." Vide, la monteto entenas idealan geografian situon por monumenta efekto" klarigis Jeroen kaj Dre.

 

 

Ĝenerale, la malriĉaj barakaroj estas taksitaj kiel mallumaj kaj negativaj lokoj. " Nia projekto" diras la du junuloj " celas havigi al  homoj ŝancon por transformi sian kvartalon el loko taksita kiel negativa al loko kiu povas komuniki sian kreemon, belecon kaj novigon al la ekstera mondo pere de la arto."

 

Krom esti grandega artlaboro, ĉefe temas pri kolosa publika faro:

 

Dum domo-pentrado alportas vidan plibonigon, stukado, helpas conntroli humidecon, akustikon kaj temperaturon. Krome: "Trejnado kaj dungado, kreas laborpostenojn en lokoj kie ŝancoj malabundas. Multaj homoj venas admiri la verkon kiu alportos novajn ŝancojn pri negocoj kaj laboroj por la loĝantoj".

 

 

La plibeligo kaj la kreo de laborpostenoj pozitive impulsas la fieron kaj la memestimon kaj helpas forpeli la sociajn mankojn kree kaj praktike. Tiuj projektoj influas la publikan opinion kaj la amaskomunikilojn, povas helpi ŝanĝi la percepton kaj forigi antaŭjuĝojn kaj malbbonan taksadon."

 

Se vi volas kontribui al la projekto vi povas fari alirante ilian kampanjon klakante ĉi tie

 

Jen la video de la projekto




MALANTAUEN