MAROKO - unuafoje pavilono ĉe la Venecia Bienalo

El la medina de Fez ĝis la Suk-o de Habous, el la palaco Assayag kaj konstruaĵoj Nid d'abeilles kaj Semiramis de Kazablanko ĝis la granda placo de Agadir, el la hotelo Gorges du Dades ĝis la loĝejoj Dar Lamane en Kazablanko. Maroko alvenas unuafoje al la Venecia Bienalo kaj prezentas sian Pavilonon.

Inspirita de la arkitekturaj elementoj ankaŭ en la titolo, 'Fundamental(ism)s', komisiita de la Fondation pour l'art, le Design et l’Architecture kaj estrita de la arkitekto Tarik Oualalou, la koncepto de la unua pavilono de Maroko por tiu ĉi XIVa Bienalo kiu ĵus malfermis siajn pordojn, estas bazita sur la urba kaj arkitektura rolo de la magreba lando dum la lastaj 100 jaroj kaj estas organizata en du partoj: unuflanke, la historia esploro bazita sur dek projektoj (unu po jardeko) kie estas prezentata la tradicia urbo. Aliflanke, la Okcidenta Saharo, pro ĝia ekstrema geografio kaj klimataj kondiĉoj, restas nekonata teritorio por spekulada arkitekturo.

 

FONTO: ANSAmed




MALANTAUEN