Aŭstralio – gigantaj “Veloj” de Sidney finis siajn 40 jarojn.

Ĉi jare, dum oktobro, OPERA HOUSE en Sidney estas kvardekjaraĝa.

 

Ĝi naskiĝis el la ideo de dana arkitekto Joru Utzan el internacia konkurso por realigo de arta plurefika centro, anoncita dum la 50aj jaroj. Lia projekto gajnis ĉar ĝi estis la plej originala, inspirita el veloj kiuj eniras la havenon. Necesis 20 jaroj por ĝia nefacila realigo.

 

Inaŭgurita de la angla reĝino Elisabeth la 2a, en oktobro de la jaro 1973a, Opera House iĝis unu el la plej gravaj aŭstralaj simboloj; ĝi troviĝas en la golfeto de la urbo la plej malnova kaj la plej loĝata de la nova kontinento kaj estis vizitata de proksimume 60 milionoj da personoj. Ĉiujare enestas pli ol 2500 eventoj, koncertoj kaj spektakloj. Krom la arkitektura valoro pro kiu en la jaro 2007a ĝi iĝis Monda Posedaĵo de UNESKO, ene estas la granda orgeno, unu el la plej grandaj konstruitaj, havanta pli ol 10.500 orgentubojn, farita de Ronald William Sharp en la jaro 1979a.

 

Profundigoj en la oficiala retejo de la Sydney opera house




MALANTAUEN