JOHANNESBURGO – Ekspozicio de nuntempa afrika arto.

Unua ranga Kulturo

Scii kaj konatigi nuntempan afrikan arton en la kontinento kie ĝi naskiĝis, ne nur en internaciaj montrofenestroj en Londono, Parizo aŭ New York: tiu estas la dekomenca ideo de Joburg Art Fair, evento kiu ankaŭ ĉijare kunvenigas kelkajn artistojn el la plej sukcesaj kaj promesplenaj de subsahara Afriko.

 

La ekspozicio estis inaŭgurata dum la lastaj du tagoj, en la Sandton Convention Center en Johanesburgo.

 

Tiu estas ŝanco por admiri aŭ aĉeti fotojn, skulptaĵojn, pentraĵojn, videojn kaj instalaĵojn de majstroj aŭ elstariĝantoj: kameruna Barthélémy Toguo al malia Malick Sidibé, el la sudafrika Maria Sibande al Portia Zvavahera, origina el Zimbabvo. Laŭ Ross Douglas, la prizorganto, "tro ofte la afrikaj artistoj devas foriri el la kontinento por trovi merkaton”.

 

FONTO:Misna.org




MALANTAUEN