ANGLIO – La “kreo de Adamo” reproduktata per “marshmallow”.

Por festi la 450-n datrevenon de la morto de Mikelanĝelo (1564), la artisto-kukistino Michelle Wibowo reproduktis unu el liaj plej liaj famaj verkoj, "La Kreo de Adamo", uzante marshmallows kaj kukajn dekoraciojn.

 

 "Ni decidis defii la limojn de kuka plano reprodutante laű nia mem maniero unu el la plej famaj pentraĵoj en la mondo. Neniu festo estus kompleta, se mankas kuko, kaj ni esperas ke Mikelanĝelo estus doninta sian aprobon." klarigas Michelle.


Por krei la kukon, Michelle uzis la reprodukton de la verko kiel rilatpunkton: la reala malfacilaĵo estis tamen reprodukti la kolorojn, akiritajn miksante 24 malsamajn tipojn de dekoracioj por kukoj.
Michelle Wibowo, origina el Indonezio, estas angla Sugar & Food Artist (Sukera kaj Manĝaĵa Artisto) kaj estis elektata inter 100 nuntempaj artistoj el la tuta mondo por eksponi sian laboron ĉe la Viktoria & Albert Muzeum en Londono en la jaro 2011a. En la 2008a kaj en la 2012a, estis premiata per ora kaj arĝenta medaloj ĉe la Kuirartaj Olimpikoj, la plej granda monda gastronomia konkurso, kiu okazas en Germanio. Liaj kreaĵoj estas elmontrataj en la tuta mondo kaj ŝi ankaŭ instruas ĉe la internacia nivelo.

 

Ŝia ĉijara kreaĵo estis vendata en aŭkcio kaj la ricevitaj fondusoj estis donacitaj al bonfaraj institucioj.

 




MALANTAUEN