ITALIO – Muzeoj je 1 € kaj malfermaj ĝis noktomezo

Semajnfinoj pasinteco Eŭropaj Tagoj por artaj havaĵoj per palacoj, muzeoj, arkeologiaj areoj, ŝtataj aŭ komunumaj propraĵoj restis  malfermataj ĝis noktomezo per simbola prezo de 1 €. Kaj ofte kun spektakloj, concertoj, gvidataj vizitoj.

 

El Koloseo ĝis Pompei-o, el Leonarda Sankta Vespermanĝo, sen forgesi Uffizi-oj (malfermataj ĝis la dudektria horo malgraŭ alarmo pro “akva bombo” falita sur Florenco), Akademiaj Galerioj en Venecio, Duka Palaco en Mantovo, Reĝa Napola Palaco aŭ Borghese-a Galerio en Romo, ĉiuj grandaj muzeoj, la plej famaj monumentoj kaj la plej konataj arkeologiaj areoj estis disponeblaj.

 

Grava estis la okazo ankaŭ por scivolemuloj ekster kutimaj lokoj en dekoj kaj dekoj da eksterordinaraj lokoj kiuj partoprenis en la iniciato, Palacoj kaj Vilaoj, ekzemple, aŭ Monakejoj, eĉ kasteloj el nordo al sudo en la tuta itala teritorio.

 

FONTO: ANSAmed




MALANTAUEN