En Tunizo – bildstriistoj por paco. l’articolo aveva un altro titolo

http://1.bp.blogspot.com/-eT_UjXEV5yo/Um5NIFPI1oI/AAAAAAAAAws/_XK7CRlYMzc/s1600/image.jpg

Dum la Internacia Libro-Foiro de Tunizo, el la venonta 25a de oktobro ĝis la 3a de novembro, okazas nun ankaŭ la evento "Dezegnu al mi pacon en la Mediteraneo”, kunveno de dezegnistoj/ bildostriistoj de Magrebo (kaj ne nur) estrita de la Franca Instituto de Tunizio kaj de la organizaĵo Cartooning for Peace (bildstriado por paco).


Kia estas la esprimolibero en Magrebo kaj en Afriko? Kiun rolon havas dezegnistoj/bildostriistoj en la politika vivo de iu lando? La ĉeestontaj artistoj parolos pri siaj spertoj kaj sia ĉiutaga laboro.
La diskuto kaj la debato ankaŭ estos okazo por prezenti la verkojn per kiuj, per bildoj sur presitaj komunikiloj, tiuj artistoj promocias dialogon kaj respekton inter kulturoj kaj la esprimoliberon.


La ĉeestontaj dezegnistoj estos: Baki (Alĝerio), Chedly BELKHAMSA (Tunizio), Lotfi Ben Sassi (Tunizio), DLOG (Tunizio), Nidhal Ghariani (Tunizio), Damien Glez (Burkina Faso), Gueddar (Maroko), Nadia KHIARI (Tunizio), Kroll Pierre (Belgio), Tawfiq Omrane (Tunizio), Plantu (Francio), Nizar Ali Siala (Libio), SLIM (Alĝerio).


La evento okazas ekde la 17a:30 al la 19a en la Palais des Expositions de Kram, 1an etaĝon, en la ĉambro 2. Por pli da informoj pri la Internacia Libro-Foiro, bonvolu alklaki la suban ligilon: http://www.foiredulivre.nat.tn/


 

FONTO:

La.drôle.vie




MALANTAUEN