ITALIO – revolucia kafejo.

Ni fieras esti kreintaj puran kaj sanan medion, fonton de interetna agregado, specon de laika ludejo" ....

 

Ĉiutage, en Umbrio, ĉirkaŭ 2 milionoj da eŭroj estas forkonsumitaj de multnombraj vetamaŝinoj kiuj "infestas" la regionajn kafejojn. La viktimoj de tiuj diablaj maŝinoj kiuj estas dependigaj, nun estas multegaj; tial fratoj Cecchetti (Ĉeketoj), Andrea kaj Elisa , posedantoj de malgranda kafejo, la Sant'Erminio en Peruĝo, volis ŝanĝi ion, komencante malgrandan konstruan revolucion. Kiel? Foriginte la vetmaŝinojn kaj organizante seriojn da originalaj grupagadoj por la novaj kaj malnovaj klientoj de la lokalo.

 

 Se antaŭ temis pri lokalo kiel multaj kun ĝiaj tri maŝinoj, nun faritis radikala ŝanĝo.

 

 Tiel, la decido forigi la maŝinojn, por doni lokon al la wi-fi-o, al libroj, al kinoforumo, al postlernejo kaj al laboratorio de pluretna kuirarto. Kiel pro ĉiuj drastaj ŝanĝoj, oni devas atendi iom por la reordiĝo kaj dum la unuaj semajnoj la kafejo de la fratoj Cecchetti perdis kelkajn klientojn, sed iom post iom akiris pli da klientoj kaj pli da vivkvalito. Hodiaŭ ĝi malfermiĝas je la sepa horo matene kaj neniam fermas siajn pordojn antaŭ noktomezo. En la mateno, la lokalo estas vizitata de lernantoj altirataj de la wi-fi-o kaj de invalidaj homoj de la apuda dumtaga centro "San Giuseppe."

 

Posttagmeze kaj vespere, ĝi vigliĝas pro infanoj, kiuj alvenas al la postlernejo kaj, dum studentoj legas kaj diskutas, umbriaj, afrikaj kaj latinamerikaj patrinoj konkurencos per kuiraj konkursoj pri kuskuso kaj peruĝaj“strufoli”.

 

FONTO: buonenotizie.it




MALANTAUEN