Bogotao - Noviga modelo de edukado bazita sur kunlaborado inter instruistoj kaj familioj.

http://www.escuelanueva.org/portal/images/escuelanueva/noticias/estudiantes1_small.jpg

Lanĉita en la jaro 1975a en kampara Kolombio, Escuela Nueva (Nova Lernejo) estas modelo de instituto por lernado responde al problemoj de edukado, de nekompleta edukado, de alta procento de lerneja forlaso, de ripetado, de malfortaj raportoj lernejo-komunumo, de malkonforta spirito de instruistoj, de nesufiĉa trejnado de instruistoj kaj de manko de lernomaterialoj por infanoj. Ĉi tiu modelo el tiu jaro estis adaptata al la urbaj loĝantaroj kaj al migrantoj el 16 landoj, atingante pli ol 5 milionoj da infanoj.


Originala sistemo, la Escuela Nueva, havas grandegan potencialon por efektivigo tra la tuta mondo, ĉe diversaj niveloj de instruado kaj por respondi al la bezonoj de kamparaj, urbaj kaj migrantaj personoj. Ĝia aliro al kunlabora instruado celita al infano, transformas la tradician clasĉambron, malblokas entreprenistajn kapablojn kaj dispoziciojn, kiel lerni por lerni, grupa laboro, decidado, kaj firmigas la vivkapablojn, la kariertabelojn kaj la instrumaterialojn.

Lernantoj lernas en malgrandaj grupoj, uzante reuzeblajn interaktivajn materialojn celantajn promocii dialogon, kritikan pensadon kaj aplikon de la konoj de la familio kaj de la komunumo
.


La modelaj materialoj permesas al lernantoj progresi laŭ sia ritmo. La infanoj laboras en lernadsektoroj kun lokaj materialoj kaj malgranda biblioteko kaj estas organizataj en lernejaj estraroj  kun komitatoj kaj kun iloj por promocii partoprenadon. Ĉi tio montriĝis granda vojo por administri aĝan, klasan, genran kaj kulturan malsimilecon. Instruista trejnado estas empiria kaj instruistoj modifas sian rolon el dissendistoj de faktoj al faciligantoj kaj konsilantoj de infanoj. Ili reciproke sin subtenas kaj antaŭenigas la ŝanĝon de sinteno al pozitivaj kondutoj per lernadorondoj kaj lokaj retoj.

 

 
"Ni kredas ke malriĉecon, malegalecon, flankenmeton oni povas batali per instruado. Ni taksas bonkvalitan instruadon ne nur kiel ilon por protekti infanojn, sed ankaŭ kiel fundamenton de socia kaj homa disvolviĝo" diras la fondinto de la Nueva Escuela, Vicky Colbert "scio ne pasas tra vertikala linio de instruisto al lernanto, sed estas Temas pri aliro "aktiva, celanta lernanton, bazita sur mem-lernado per dialogo kaj interago", sume, pedagogia sistemo kiu povas adapti sin al ĉiu kunteksto, ĉar ĝi ne bezonas grandan ekonomian investon aŭ specialajn strukurojn. La lernad-procezo, finfine, ne nur koncernas la pli malgrandulojn: ĝi implikas ĉiujn kaj iĝas la disvolviĝo de la tuta komunumo". " Gepatroj alportas al lernejo sian scion kaj sperton, kiuj iĝas esenca parto de la programo, instruistoj lernas kaj alfrontas sin ankaŭ kun la aliaj proksimaj kolegoj, al kiuj estas ankaŭ iufoje rete kunligitaj.


La ĉefaj koncernatoj estas surtute infanoj, adoleskantoj, instruistoj, familioj, komunumoj kaj administrantoj de edukado. Ili ankaŭ havas striktan kunlaboradon kun: Kolombia Ministerio pri Edukado, Sekretario pri Edukado de Boyacá / Santander / Putumayo, ktp, Ecopetrol, Nacia Federacio de kafokultivistoj, Motorola Foundation, Skoll Foundation, Clinton Global Initiative, UNICEF, Monda Banko, ruĝa Kruco, Plano Internacia, ktp


Liaj premioj estas multnombraj, ĝis nun, kaj ĉi jare ankaŭ la tre prestiĝa
Wise Prize for Education 2013 de la Summit internazionale di Doha

 

 




MALANTAUEN