ITALIO - lerneja kristnaska spektaklo laŭ interreligia dialogo.

Vendrede, la 19an de decembro kristnaska spektaklo laŭ interreligia dialogo estis starigita kun la partopreno de la lernantoj de la infana kaj elementa lernejo "Simone Pasquale Neri" en Giampilieri de la Instituto "Santa Margherita" de Messina, estrata de la Direktoro, instruistino Laura Tringali. La eta varieteo, titolita "Laŭte diru ke estas Kristnasko", partoprenas en la agadoj sub la projekto "Paco komencas el mi", kiu proponas edukadon por la universalaj homaj valoroj.

 

 

Paco, ĉeestanta en la biblia teksto kiel ĉiela donaco por la homaro kaj kiel devontigo de la homoj, kapablaj doni al ĝi videblecon en ĉiutaga vivo, iĝas la ĉefa motivo por renovigita atento al tiuj kiuj vivas apud ni kaj por konstrui kanalojn de scio kaj dialogo. Estas konate ke la eduka institucio ludas kernan rolon en ĉiu tio kaj pro tio la kristana kristnasko, kun liaj multnombraj tradicioj, pri ĝi proponas multnombrajn eblecojn.

 

En multireligia kunteksto, kia estas la medio de la lernejo Giampilieri, kiel rakonti kaj vivi Kristnaskon? Kiel partoprenigi ĉiujn kaj eduki por paco kaj interreligia dialogo? Dum la spektaklo, kiu vidis grandan partoprenon krom gepatroj de la lernantoj, ankaŭ de la komunumo de la malgranda vilaĝo konata pro la malĝojaj eventoj de la inundo de la jaro 2009a, estis rezervita spaco por aŭskulti, arabe, de la surao 3.45 al 47, la teksto pli "Kristnaska" de la Korano kie oni raportas pri anonco de la naskiĝo de Jesuo fare de la anĝelo Gabrielo al Maria.

 

 

 

Memoru ankaŭ kiam la anĝeloj diris al Maria: "Ho Maria, ja Dio, donas al vi ĝojan anoncon de Vorto kiu venas de Li. Lia nomo estos la Mesio Jesuo ['Isa] filo de Maria, famkonata en ĉi mondo kaj en la alia kaj unu el la plej proksimaj al Dio. Li parolos al homoj el la lulilo kiel plenkreskulo kaj estos unu el la justuloj." Maria respondis, "Sinjoro, kiel mi povas havi filon kiam neniu viro tuŝis min?". "Tiel!" diris la anĝelo; "Dio kreas tion kion Li volas. Kiam Li decidas aferon, Li devas nur diri: Estu, kaj la afero estas."

 

 

Je la fina momento estis prezentata "pligrandigo" de la kristana Kripo, kiu proponas la momenton de la Anunciacio. La infanoj konstruis ilian kripon kun kabano kaj bebo Jesuo, aktualigante la okazaĵon de la naskiĝo de la Filo de Dio kaj iliaj islamanaj samklasanoj, anstataŭ la Naskiĝo, rimarkis la Anunciacion, kun Maria kiu sur la fenestrobreto de la domo renkontas la anĝelon, kvazaŭ por paŭsi la faman pentraĵon de Beato Angelico. Kristanoj kaj islamanoj renkontis sin sur la vojoj de Palestino, inter Nazareth kaj Bethlehem, por diri ke dialogo inter religioj estas ebla krom dezirinda.

 

 

“Invito, do, elvenas el la infanoj de la lernejo "Simone Pasquale Neri" en Giampilieri, ekmarŝi por trovi la vojon, kiu kondukas al Dio, kiu kondukas al paco, per la reciproka agnosko de sia identeco. Konklude oni proponis la realigon de speciala dolcaĵo.

 

FONTO: strettoweb.com




MALANTAUEN