La 21a de febrŭaro estas la monda tago por la patrina lingvo

Dum sendependiĝo de Pakistano okazis granda lukto por la rajto edukiĝi en la bangla, la patrina lingvo. Nun la tago de la patrina (aŭ gepatra) lingvo estas festata de pluraj landoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj.              (el Ipernity)

Infanoj kiuj komencas lerni legadon kaj skribadon en sia patrina lingvo pli bone laboras en la lernejo kaj havas pli da mem-fido; tio estas tio kion ili bezonas por partopreni en siaj komunumoj kaj pli konscie elekti.

Lingva diverseco estas sub minaco: pli ol duono de la 6000 lingvoj hodiaŭ parolataj en la mondo eble malaperos dum la venontaj generacioj. Tiu ĉi perdo erodos individuan kaj kulturan identecon kaj pli larĝe la verajn ingrediencojn de niaj socioj.

Malpli ol kvarono de la lingvoj en la mondo estas uzataj en edukado kaj kibernetika spaco. Ni devas instigi registarojn por sekurigi lingvan diversecon kaj antaŭenigi multlingvajn kompetencojn.          (el esperantofriends.com)

Internacia uzado de esperanto, neŭtrala lingvo, helpas la protektadon de la patrinaj lingvoj.


SENDU AL NI VIAN ARTIKOLON! SKRIBU AL LA SEKCIO "diru vian opinion".





MALANTAUEN