FRANCIO - lernejo por aŭtonomigi invalidojn.

http://www.noalmobility.it/wp-content/uploads/2014/01/disabili-scuola-francia.jpg

EVA (Ecole de La Vie Autonome/lernejo por aŭtonoma vivo) estas lernejo ekita dum novembro de la 2012a en la franca Loreno, en Vandeuvres-les-Nancy, kun la celo instrui handikapulojn vivi sendepende kaj aŭtonome, "une école pour prendre son envol" estas la moto de la operaciantoj kiuj laboras en la lernejo, t. e. "lernejo desegnita por ekflugi": flugo el la familia nesto, sed ankaŭ el  specialigitaj institutoj kiuj iel reprezentas anstataŭaĵo de la origina familio.

 

Komence ĝi estis eksperimento, hodiaŭ estas bone establita realo, kie agadas grupo de fakuloj.

 

Aliro al la lernejo estas dediĉita al junaj invalidoj el 18 ĝis 20jaraĝaj, kiuj komencas kvarjaran vojaĝon: dum du jaroj, la "studentoj" loĝas en la instituto, kaj dum aliaj du jaroj ili transloĝiĝas en sendependajn apartamentojn; dum ambaŭ fazojn de la kurso, la invalidoj estas zorgitaj en tute personigita maniero (plia noveco de la centro) de la personaro de la Oficejo de la Socia Higieno. Ili lernas kuiri kaj uzi lavmaŝinon, sed ankaŭ pagi fakturon kaj sin eltiri el la plej kompleksaj ĉiutagaj operacioj: tiuj estas nur kelkaj el la multaj celoj proponitaj de la kurso.

 

L'Ecole de La Vie estas parto de la 196 lorenaj institutoj, kiu aliĝis FEHAP-on: la federacio de la hospitalaj establoj por helpo al la persono, ampleksa projekto kiu celas la reenmeto de nekapablaj personoj en la ĉiutagan vivon.

 

FONTO: buonenotizie .it




MALANTAUEN