MEKSIKIO - La kuraĝo de instruistino savas lernantojn el pafado

En Meksikio en la ŝtato Nuevo Leon, en infanĝardeno Alfonso Reyes Monterrey regule oni lecionis kiam, momente dum la mateno, oni aŭdis la bruojn de pafarmiloj.

 

Infanoj maltrankviliĝis sed ilia instruistino ne perdis la saĝon eĉ ne dum momento. Rimarkinte, ke en la najbareco de la infanĝardeno estis sanga pafado inter narkottrafikistoj kaj polico, la instruistino ne ekpanikis kaj kantante kansonon sukcesis trankviligi infanojn.

 

Ŝi ilin ĉiujn kuŝiĝis sur la tero por sekurigi ilin kun la vangoj apogataj sur la planko kaj la manoj kovrantaj ilian kapon, redirante al ili, ke nenio okazas; tiam ekkantigis ilin kune, por trankviligi ilin kaj por kovri la malsonorajn bruojn de la kugloj. Neniu en la lernoĉambro kaj en la lernejo estis vundata kaj tio danke al la saĝa instruistino.

 

La ŝtata guberniestro, Rodrigo Medino de la Kruco, volis rekompenci la sindonan instruistinon pro "braveco, sindonemo kaj kuraĝo en tre danĝera situacio" aldonante, ke ĉiuj devus sekvi ŝian ekzemplon konservante ŝtalajn nervojn por protekti nian vivon kaj tiu de niaj ĉirkaŭantoj.

 

Ĉi kuraĝa instruistino Marta Ivette Rivera Alanis filmis la tutan scenejon per sia poŝtelefono kaj la video tuj ĉirkaŭvojis tra la amaskomunikiloj.




MALANTAUEN