BARATO – fotovoltaaj avinoj.

En Barato, en Tilonia, tie estas speciala loko, kiun oni nomas "Barefoot College", unika lernejo en la mondo, kie virinoj el la plej malriĉaj komunumoj en la mondo kaj sen lumigado, lernas konstrui kaj instali la panelojn kaj fariĝas "sunaj inĝenieroj”. La Barefoot Kolegio estas estrita de ONG celanta memsufiĉigi, sed ekonomie subteneble, kamparajn komunumojn plej malfavoratajn en la mondo. Ĉiujn ses monatojn ĝi elektas ĉirkaŭ 40 avinojn (ankaŭ "junaj" inter 35 kaj 50 jaraĝaj), por instrui ilin kiel konstrui sunajn instalaĵojn. Temas plejparte pri analfabetaj virinoj, kiuj neniam forlasis sian hejmon kaj kiuj veturas al fremda lando, kies ili ne konas la lingvon, por viziti kurson kiu tute ŝanĝas siajn vivojn.

 

La afero, kiun vi scivolas, estas peti kial oni elektas avinojn. Laŭ la asocio, tiu kategorio provizas fortan lokan enradikiĝon, la “sunaj avinoj” ankaŭ havas malplian familian ŝarĝon ol patrinoj. Post trejnado, la " sunaj avinoj” revenas al siaj vilaĝoj, kie laboras kiel inĝenieroj alportante lumon kaj energion al sia komunumo per pura kaj subtenebla teknologio kaj trejnas aliajn virinojn de la komunumo kaj de najbaraj vilaĝoj.

 

Ankaŭ estas dokumenta filmo produktita en Italio titolita " Bring the Sun Home", kiu estis prezentata en Milano dum la lasta fojo de " Do the Right Thing", kiu rakontas la historion de tiuj avinoj.

 

Ekde la 2012a, Enel Green Power- Enel Grupo kompanio engaĝita en la kampo de renovigeblaj energioj kaj esplorado kaj evoluo de novaj ekologie amikajn teknologioj - subtenas la Barefoot College kaj liaj partneroj en Latinameriko pri la trejnado de profesiuloj kapablaj provizi al kamparaj komunumoj energion produktitan el renovigeblaj fontoj. Tiu projekto implikas 8 landojn (Peruo, Ĉilio, Gvatemalo, Salvadoro, Panamo, Kolombio, Meksikio kaj Brazilo) entute de 36 komunumoj kaj 10 lokaj ONG kie laboras 33 "sunaj avinoj" kiu alportis lumigadon al preskaŭ 2,000 familioj.

 

FONTO: buonenotizie.it




MALANTAUEN