EŬROPO- Studante religiojn por antaŭenigi pacon.

Migrado kaj religia diverseco naskas novajn defiojn por instruistoj en eŭropaj lernejoj. En la klasĉambro, la integriĝo estas subfosata de negativaj stereotipoj kaj antaŭjuĝoj. Kvin eŭropaj universitatoj kaj NRO akceptas la defion. Ili realigos “ciferecan ilujon” metindan je la dispono de instruistoj de superaj lernejoj de la tuta Eŭropo. La projekto "Interkultura edukado per religiaj studoj" (IERS) estas financita kun € 400 mil el la Lifelong Learning (Dumviva Lernado) Programo de la Eŭropa Unio.

 

La ĉefrolulo estas la Universitato Ca’ Foscari de Venecio, kiu en la departemento de Studoj pri Azio kaj Mediteranea Afriko havas longan tradicion de esplorado kaj instruado pri la historio de religioj. La partneroj estas la Institut Européen des Sciences des Religions (Francio), la Universitato de Salamanko (Hispanio), la Universitato de Augsburg (Germanio), University of Southern Denmark (Danio) kaj la itala Interkultura organizaĵo Oxfam.

 

 

La rezulto estos instruanta ilo organizita en 27 multmediaj kaj multlingaj moduloj por konigi al la junuloj la historion de la religiaj tradicioj kaj helpi instruistojn pritrakti en klasĉambro temojn ankaŭ malfacilajn kaj polemikajn. La materialo estos kompletigita en la agadkampo, danke al la kunlaborado de instruistoj kiuj instruas ĉiutage en superaj lernejoj. En Italujo, ekzemple, partoprenos istruistoj el lernejoj Foscarini kaj Tommaseo en Venecio kaj Canova supera lernejo en Trevizo.

 

FONTO: pianetauniversitario.com

 




MALANTAUEN