FILIPINOJ -“Kariton klasĉambroj", lernejo por stratinfanoj.

La hodiaŭa informo lokitas en la Filipinoj, specife en Cavite City, urbo de ĉirkaŭ 100.000 loĝantoj situanta sur duoninsulo alrigardanta la Manilan Bay-n. En Cavite City multaj infanoj ne havas la monon por iri al lernejo kaj multaj eĉ ne havas tempon ĉar ili devas labori por vivi. Ofte kriminalaj organizaĵoj varbas junulojn en barakaroj ekde naŭjaraĝajn, profunde markante ilian estontecon.

 

En tiu ĉi kunteksto kreskis Efren Peñaflorida, kiuj hodiaŭ estas 33jaraĝa, postvivanto al infanaĝo markita per perforto kaj malriĉeco, 16jaraĝa, tamen, post rimarko ke nur edukado estus dontonta al si la ŝancon ŝanĝi sian vivon, tial li decidis reiri al la lernejo kaj nun proponas la saman ŝancon por stratinfanoj instruante ilin pri legado kaj skribado tiel ke ili povas plibonigi ilian vivon."

 

Kune kun iuj amikoj, mi havis la ideon helpi kaj direkti malriĉajn infanojn kiel ni al pozitivaj kaj konstruaj agadoj” rakontas Efren.

 

Tial li starigis la "Kariton klasĉambrojn", ĉaroj ŝarĝitaj per libroj, kajeroj, krajonoj kaj seĝoj, kiujn oni mane puŝas en la plej maldigniĝintajn kvartalojn de Cavite City per kiuj ili povas krei ĉie veran klasĉambron. Tiu sistemo permesas porti la instruadon eĉ en kvartalaĉojn, en rubejon kaj en barakarojn kie lernejoj ne ekzistas. Plue, krom eduka materialo, Kariton Cassis estas ekipitaj per kuracaj provizoj kaj lerniloj por instrui la infanojn pri la bazaj higieno-sanitaraj nocioj.

 

La ideo estas tre simpla, "diras Efren," Ni donu al la infanoj tion, kion ili bezonas, ili bezona instruadon por sukcesi en la vivo. Ni donas al ili nur ion kion aliuloj donis al ni. Niaj volontuloj, "li emfazis ," estas vera fonto de inspiro por aliaj infanoj. Mi ĉiam diras al miaj volontuloj : Mi estas la ŝanĝo kiu mi revas kaj vi estas la ŝanĝo kiu vi revas . Kaj, kune, ni estas la ŝanĝo kiun la mondo bezonas ."

 

En la jaro 1997a, Efren tiel decidis fondi la Dynamic Teen Companyne senprofita organizaĵo kiu “promocias bazan edukadon por ke infanoj povas ami la lernejon, kompletigi sian instruadon, akiri laboron kaj helpi plibonigi iliajn estontecon kaj tiu de la socio." "Kariton klasoj "en la pasintaj 15 jaroj, per teamo de volontuloj, ĉiuj infanoj kaj adoleskantoj - ofte eksaj gangsteroj kaj eksaj toksikodependuoj - alkondukis la instruadon al miloj da infanoj de Cavite City inter 2 kaj 14 jaraĝaj. Tiuj infanoj lernis legi, skribi, kaj aliaj studobjektoj, kiel matematiko, scienco, angla, aldone al "bontonon". La sperto de "Dinamic Teen Company" estis etenditaj al aliaj 3 urboj en Filipinoj kaj eĉ eksterlande, en Indonezio kaj Kenjo.

 

FONTO: World.Time.com




MALANTAUEN