Phoenix Erasmus Mundus – stipendioj en Eŭropo por mezorientaj studentoj.

PHOENIX Erasmus Mundus - http://www.phoenix-jdp.eu/

 

Limdato la 22an de Januaro, prioritato al rifuĝintoj kaj forlasintoj.

 

Studentoj kaj laboristoj de la universitatoj en la Palestinaj Teritorioj, Jordanio, Libano kaj Sirio ĝis la 22an de Januaro povas peti kaj akiri stipendion en Eŭropo per la projekto Erasmus Mundus Phoenix. La eliroj komencos inter aŭgusto kaj septembro de la jaro 2014a kaj la mezorienaj civitanoj vivantaj en aparte danĝeraj situacioj, kiel rifuĝintoj kaj interne forlasintoj, estas unu el la bazaj prioritatoj de la projekto.

 

 

 

La tutaj stipendioj estas 150, raportas la retejo Enpi ( www.enpi-info.eu ) haveblaj por diplomitoj, magistriĝintaj, esplordoktoriĝontaj kaj esplordoktoriĝintoj, sed ankaŭ por akademia kaj administra personaro, por entrepreni studan aŭ laboran periodon en Eŭropo. La stipendioj inkluzivas monatan asignon, vojaĝon, asekuron kaj la enskribigajn kostojn. La projekto Phoenix estas kunordigata de la Hispana Almeria Universitato kaj havas la financan subtenon de la programo Erasmus Mundus-Action 2 de la Eŭropunia Komisiono.

 

 

 

La projekto Phoenix celas evoluigi interŝanĝojn per kunlaborado inter 17 universitatoj, tri palestinaj, du libanaj, unu siria kaj du jordanaj unuflanke, aliflanke naŭ eŭropaj universitatoj el Hispanio, Francio, Portugalio, Belgio, Italio, Finlando, Pollando kaj Germanio.

 

 

Ĉiuj informoj estas disponeblaj kune kun la aliĝmodeloj en la retejo de Phoenix http://www.em-phoenix.eu/ 

 

 FONTO: ANSAmed

 




MALANTAUEN