UUNN – la “verda” ekonomio funkcias.

Kiu diris, ke la verda ekonomio ne funkcias?

 

Mediprotektantoj asertas tion el jaroj kaj nun eĉ la scienco konfirmas: ekonomia kresko kaj nulaj rubaĵ-elmetoj estas realigebla celo. Ĝi estas nigre skribita sur la paĝoj de Deep Decarbonisation Pathways report (vojoj raporto), esploro farita de UUNN pri 15 landoj kiuj, nuraj, konsistigas 70% de elmetoj de CO2. Inter tiuj Aŭstralio, Ĉinio, Usono kaj Britio.

 

Ekonomio plien, malplien poluaĵoj. La esploro estis efektivigita de teamo de akademianoj el diversaj landoj kaj konkludas, ke la esploritaj nacioj povas doni gravan malpliigon al elmeto de poluaĵoj, tamen triobligante la valoron de produktaĵoj.

 

Laŭ la raporto la redukto de forcej-efikaj gasoj ne estas nur dezirinda, sed strikte necesa por eviti klimatan katastrofon kies limo estis fiksita de la internacia komunumo je +2° C super la pre-industria tempo.

 

 Eĉ Aŭstralio, kiu havas la neenviindan rekordon de 69% de la elektro produktita el fosiliaj brulaĵoj, povus fariĝi lando kun nulaj elmetoj ĝis la fino de la 2050a subtenante ekonomian kreskon je 2,4% jare.

 

La nombroj ŝajnas konfirmi tiun teorion: en la lastaj 20 jaroj, la aŭstraliaj elmetoj restis sufiĉe stabilaj dum la ekonomio de la lando preskaŭ duobligis sian valoron.

 

La dokumento ankaŭ skizas la diversajn paŝojn kiuj devus akompani la landon dum la transiro al renovigeblaj energioj kaj anstataŭi petrolon kaj karbon per pli pura energio.

 

 

La efiko de tiu ŝanĝo estus sufiĉe forta por kompensi la mankon de transformo de agrikulturaj aŭ industriaj aktivecoj kiuj ĉiukaze ne povos postvivi la ŝanĝon.

 

Kiom kostas la “verda”? "La dekadenco de ĉiu teknologio malfermas novajn scenejojn kaj novajn ŝancojn," diris al The Guardian Frank Jotzo, priklimata sciencisto kaj ekonomikisto ĉe la Australian National University. Oni evidentigas ke rapida ŝanĝo de kunteksto favore de renovigeblaj energioj havas tujan ekonomian trafon ne neglekteblan. Pro tio, la venontan septembran monaton, la Unuiĝintaj Nacioj prezentos novan studon en kiu skizitos la reala mona kosto de ebla transformo

 

FONTO: Focus.it

 




MALANTAUEN