GHANAO-iniciato pri bambuaj bicikloj

Antaŭ kvar jaroj, en la ĉirkaŭaĵo de Accra, Ganao, malfermis la Ghana Bamboo Bike Initiative (Ganao Bambuo Bicikloj Iniciato), fabriko direktita de virinoj kie oni konstruas biciklojn kun la ĉasio farita el bambuo, vegatala kaj daŭrigebla estaĵo. Ĝis la fino de ĉi-jara junio ili atingos 100 biciklojn produktitajn po monato kaj planas pliigon de persoaro kun 50 novaj dungoj (30 estas la aktualaj dungitoj).

 

"Ni havis petoj ankaŭ el Italujo - diras Bernike Dapaah, la direktorino - sed momente ni ne atingas plue fari, pli bonas atendi ĝis la fino de la somero.”

 

Bambuaj bicikloj estas malpezaj sed fortikaj, la materialo ebligas adapti ilin al plej diversaj bezonoj de uzantoj.

 

Tiu de la Ghana Bamboo estas verda iniciato, soci-ekologia kiu alfrontas la problemon de klimata ŝanĝiĝo, tiun de malriĉeco, de la elkampara alurba migrado kaj la grava senlaboreco inter junuloj de kamparaj areoj de Ganao per la kreo de dungaj eblecoj, de profesiaj kapabloj kaj daŭrigeblaj vivrimedoj por gejunuloj per la konstruado de bambuaj bicicloj de la dua generacio de altkvalita manfaritaĵo por eksportado al internaciaj eksportadaj merkatoj.

 

 

" Ni kredas ke negocaj ŝancoj ekzistas en ĉiuj areoj de Ganao kaj ni engaĝiĝas por la plibonigo de la vivnivelo de la ganaa junularo per la kreo de daŭripova socia entreprenoj.

 

Ni devontigas nin instigi justan kaj solidaran komercon, juste trakti homojn, kunpartigi la profiton kun la konstruantoj, krei eko-akordigeblajn produktojn kiuj helpas redukti la klimatajn ŝanĝojn kaj strebi protekti la medion kaj promocii ekologian konscion.

 

FONTO: cacaonline




MALANTAUEN