B.A.C.A. – bonaj motorciclistoj

Kio okazas kiam motorciklisto, survestanta ledon, ŝtalon kaj bosnajlojn, estas ankaŭ psikologiisto faka pri zorgo de infanoj? .... Eble okazas ke oni kunigas utilon kun plezuro per tute bonega ideo!

 


La ĉefrolulo de tiu ĉi speciala rakonto estas la motorciclisto Chief psikologo kiu zorgas pri infanoj el 3 ĝis 8 jaroj; Chief, konvinkita, ke la bildo, kvankam kruda, de motorcicisto povas fakte elvoki ankaŭ sekurecon kaj forton speciale altirante infanojn, naskigis la grupon de B.AC.A. (Bikers Against Child Abuse) (motorciclistoj kontraŭ infan-trouzo), kiuj hodiaŭ fieras pro miloj da membroj dislokitaj en Usono, Aŭstralio, Kanado kaj Eŭropo.

 

La asocio estis fondita en la jaro 1995a en la stato de Utaho (Usono) por kontraŭbatali perforton kaj mistraktadon kontraŭ infanoj, por doni al ili subtenon, sekurecon kaj ne plu timon pri vivo.

 


En Ameriko B.A.C.A. agas kreante rektan kontakton kun la infano kaj lia familio: la polico informas la asocion pri situacioj de mistraktado kontraŭ infanoj en lia teritorio. Motorciclistoj kontaktas junulojn kaj provizas ilin per jako de la asocio kaj per la telefonnumero de la plej proksimaj membroj. En stato de neceso, la asocio provizas fizikan ĉeeston de motorciclistoj proksime de la lokoj vizitataj de la infano, disponigas iun motorcicliston por pasi tempon kun li, por trankviligi lin, kaj ankaŭ por akompani lin al lernejo aŭ al tribunalo.

 


FONTO: buone notizie .it




MALANTAUEN