Neatendita Kristnaska donaco

 

Tio okazis en Usono, ekzakte en Iowa City, unu el la plej frostaj urboj en Usono. Helpema virino, paginte sian porakvan fakturon, donacis grandan monsumon al imposta oficejo ĉe la urbodomo de sia urbo por pagi nepagitajn fakturojn de 17 familioj en financaj malfacilaĵoj tiel ke ili pro tio povis ankoraù ĝui akvon kaj hejtadon. La farintino de tia sindona ago petis resti sennoma, elmontrante sian spiritan noblecon.

Melissa Miller, oficistino ĉe imposta oficejo, deklaris: “Mi neniam vidis tian aferon.” Melissa aldonis “La plejmulto de miaj gekolegoj laboras ĉi tie  ekde multe pli da tempo ol mi, sed neniu el ili ĉeestis pasintece ion similan. Temis pri mirinda ago: tiu ĉi sinjorino vere kaj konkrete deziris helpi siajn samurbanojn kiuj estis en financaj malfacilaĵoj.

Rick Fosse, la direktoro de publikaj verkoj, kiu tuj refunkciigis la 17 servojn, aldonis: “Tio kion faris tiu ĉi sinjorino estis mirinda kaj ŝia ĝustatempeco estis tute perfekta. Tiuj ĉi familioj do rehavas varman akvon dum la plej malvarma jara momento kaj, surtute, dum la kristnaska periodo.”




MALANTAUEN