en MILANO - Senhejmuloj ek al releviĝo!

http://images.gqitalia.it/Storage/Assets/Crops/11654/7/10490/wainer_620x410.jpg

La historio de la milana ONLUS (volontula asocio) de senhejmuloj kaj de ilia deziro por ŝanĝo ...

 

En malmulte konata Milano, kie tunelo aŭ simpla rifuĝo povas iĝi hejmo, ĝis antaŭ kelkaj jaroj vi povus renkonti Wainer Molteni-n, la "urbestro de la senhejmuloj.”

 

Ankaŭ aŭtoro de la aŭtobigrafia libro “Io sono nessuno” (Mi estas neniu), post multaj jaroj vivanta laŭ la stratoj nun li helpas siajn "barbafratellini" (trampuletojn).

 

Kvardekjaraĝa, doktoriĝa kaj kun multaj misŝancoj, li estis respondeca pri la laboristaro de vendejego, tiam post la fraŭda bankroto de la entrepreno kaj la fina bankroto venas senlaboreco; tial, en gravaj malfacilaĵoj, li sin trovis en mizero, kiamaniere li vivis dum 8 jaroj antaŭ ricevi la unuajn kontaktojn el la milanaj servoj; nun kun kvindek aliaj volontuloj kaj diversaj asocioj li kunlaboras kun la projekto kontraŭ la malvarmo de la Milana Urbestraro.

 

Hodiaŭ Wainer vivas en hejmo al li donita de la sociaj servoj kaj laboras en la senprofitcela organizo "Clochard alla Riscossa" (senhejmuloj ek al releviĝo)

 

Wainer fondis la unuan sindikaton por la " senhejmaj homoj" en la jaro 2004a kune kun aliaj senhejmuloj: ne sufiĉis la tradicia asistada sistemo, manĝejoj, publikaj dormoĉambroj. Wainer volis por ili hejmon, ŝanĝeblecon, estontecon. Ili okupis publikajn kaj privatajn konstruaĵojn tiel komencante sian releviĝon, sian deziron pri ŝanĝo. Li mem diras: "ĉiunokte la trajnoj estas invaditaj de senhejmuloj. Centoj da homoj alvenante al la stacidomo je la 11a horo de la nokto, atendas la parkon de la trajnoj kaj ĝis la kvina horo matene neniu vekigas illin. La Sormani-a biblioteko ekde la 9a horo de la mateno ĝis la 19.30 estas la hejmo de dekoj da senhejmuloj.

 

ni kutime estas tie kaj se iu el ni mankas la laboristoj mem demandas, kien li iris. Kaj tiu fariĝis la sidejo de "Clochard alla Riscossa."

 

Hodiaŭ la urbestro de senhejmuloj, kiuj, kiel substrekis ankaŭ sur la paĝo de Facebook de la sindikato, havas kiel dunganto, "la strato"; li trairas plurajn kilometrojn: en strikta kontakto kun la estraro, estas okupata pri la organizo de DJ set, manĝejo sub la steloj, servo de hejma kuirado, vespermanĝo kune kun "barbafratellini" en Piazza Fontana. Pri teleroj, pri varma manĝo, pri subteno por la senhejmuloj disaj en Milano pripensas ili, la volontuloj kiuj ĉiutage oferas sian sindonan helpon. Helpas la urbestraro kiu subtenas dialogon kun la sindikato. Zorgas civitanoj kiuj helpas por pligrandigo de la projekto.

 

“Clochard alla riscossa” (Senhejmuloj ek al releviĝo!) ricevis la pasintan novembron, ankaŭ la esperantistan premion  Umberto Stoppoloni 2012, rekompencon kiu, kiel klarigita en la oficiala retejo (citita la ligilo), celas malkovri kaj valorigi personojn kiuj per sia socia kaj civila sindevigo celas akiri rezultojn per kunordigo de realaĵoj kaj spertoj kiuj, ĉe la unua impreso, ŝajnas neakordigeblaj aŭ, ĝuste, “maleblaj”.

 

 

pli da informoj ĉe:www.clochardallariscossa.it

FONTO: CACAONLINE.IT

 

 

 




MALANTAUEN