NEW YORK – Ŝoforo de la surduloj

http://www.buonenotizie.it/wp-content/uploads/2013/12/Edwin1-620x350.jpg

La ĉefrolulo de tiu bona novaĵo estas nomata Edwin Cora stiristo de buso en Novjorko. Antaŭ ĉirkaŭ 5 jaroj, Edwin deĵoris en Queens, en la linio Q20, kiam surda sinjoro urĝe bezonis pristratajn informojn, sed neniu en la aŭtobuso atingis helpi lin: "Mi sidiĝis lin kaj sukcesis kvietigi lin," diris Edwin." Neniu komprenis tion, kion li diris. Mi klopodis fari mian plej bonon."

 

Post semajno, simila afero ripetiĝis en Bronx, en la linio Q44, kaj eĉ tiam Edwin ne kapablis helpi. La afero kaŭzis al li senton de frustracio kaj senhpoveco tiel ke – 55jaraĝa li decidis lerni signolingvon, nur por povi komuniki, kaj tiel, ankaŭ helpi surdajn pasaĝerojn.

 

“Surduloj estas ĉiam iom surprizataj vidante stiriston kiu scias signolingvon, eĉ se ne perfekte" diris Edwin. "Ili entuziasmas. Ili eŭforias kaj la aliaj pasaĝeroj miregas." " Vi ne komprenas tion kio signifas, por surdulo, trovi interparolanton, " klarigis al la loka gazetaro Rozentsvit Alex, studento kiu fariĝis amiko de Edwin." La izolanta muro tuj disfalas. Kiam mi suriras la buson kaj ekkomunikas kun li, estas mirinde. Li komprenas mian surdecon kaj kulturon de neaŭdantoj. Li estas granda amiko kaj mi multe amas lin. "

 

FONTO:

BuoneNotizie.it




MALANTAUEN