MEKSIKO – la ortopediisto, kiu per la protezoj donas rideton kaj memestimon al la malpli bonŝancaj

“Malriĉeco”, deklaris Puckett, “ne devus esti nesuperebla obstaklo je la havo de sendependa vivo kaj de pozitiva bildo pri si mem. Ankaŭ pere de la ortopediaj protezoj oni povas antaŭenigi la bonstaton kaj la rekapabligon, kaj porti la esperon tien kie, alie, la situacio estus senespera”.


Protagonisto de ĉi tiu historio estas David Puckett, usona ortopediisto kiu realigas kaj donacas artefaritajn protezojn  al la invalidoj de la pli malriĉaj komunumoj de Meksiko, kiuj, alie, ne povus ilin permesi al si.

 

 “Kiam oni perdas membron, oni tuj ekkonscias pri la graveco de tio, kion oni perdis”, klarigis Puckett, “Nia tasko, kiel ortopediistoj, estas la rekonstruo de tiu bildo pri tuteco kaj integreco, kiun la persono havis pri si mem”.


Tiu de David estas revo flegata ekde la infanaĝo, vera misio estiĝinta kiam li iris al Yucatán por la unua fojo kiel volontulo. Trafita de la malriĉeco kaj de la korpaj malfacilaĵoj kiujn multaj el ili trasuferis, li ekintencis specialiĝi pri ortopedio kaj protezado por reveni doni helpan manon.

 

Tiel, en 1999 en Savannah (Georgio), urbo kie li vivas, li malfermis la “Positive Image Prosthetics & Orthotics, Inc.” (PIPO Inc.), ortopedian klinikon specialiĝintan en la akcelado en ĉiu paciento de pozitiva bildo pri si mem, malgraŭ la invalideco, kaj en la certigo de sanitaraj servoj je altega kvalito laŭ tarifoj kiel plej eble justaj. Post tre mallonga tempo, danke al la unuaj gajnoj, Puckett ankaŭ fondis la “PIPO Missions Inc.-Hope for the Helpless”, senprofitcelan organizon kiu realigas novajn protezojn kaj reprenas tiujn uzitajn en tuta Usono, por povi ilin reutiligi kiel vicpecojn por tiuj novaj.

 

Ĉiun duan-trian monaton Puckett iras al Meksiko por viziti siajn pacientojn kaj liveri al ili la protezojn: “Donaco de artefarita membro aŭ splinto sen daŭra asistado, ne helpus ĉi tiujn personojn je longtempo. Ni, kontraŭe, certiĝas ke ĉiuj havu tion, kion ili bezonas por gardi bonan vivkvailiton ankaŭ kun la paso de la jaroj”.


Hodiaŭ, danke al PIPO  multaj invalidoj sukcesas moviĝi kaj piediri, sed ili ankaŭ retrovis la rideton, la aŭtonomion kaj la ekonomian sendependecon: nun, danke al protezo, ili povas piediri ĝis la proksimaj vilaĝoj por labori kaj tiel vivteni sin mem kaj la familion.

 

"La pacientoj ofte diras al mi: mi alportos 10 aliajn personojn. Kaj nepre ili alvenas kun 50-100 homoj kun gravaj fizikaj problemoj. Sed kiamaniere mi povos nei? Por multaj el ili, simpla protezo signifas havi la okazon por trankvile alfronti la socion tiel, kiel neniam ili povus imagi, "diris Puckett. "Je la sama tempo, la komunumo ankaŭ havas la ŝancon vidi ilin en nova bildo, akcepti kaj reintegrigi ilin: ĝi estas reciproka utilo”.



FONTO: buonenotizie.it   

 




MALANTAUEN