ITALIO – malavara ago kiu varmigas tutan familion.

Dum kristnaskaj festoj, Maria Angela Bertoli, prezidantino de la Centro di Aiuto alla Vita (Centro por helpo al la vivo) el San Polino (Breŝa), skibis leteron al la Giornale di Brescia (Breŝa Gazeto) raportante pri endanĝera familio kun tri infanetoj, kiuj vivas en hejm  kiun oni tuj aŭkcios.

 

Pro difekto de la hejtokaldrono, familio estus devigata malvarme vivi ĝis la oka de janŭaro kiam estos preta nova hejmo.

 

Sed la donacemo ne atendigis sin kaj tuj post Kristnasko, la 28an de decembro, danke al la letero de Maria, titolita "Tro multaj infanoj ankoraŭ vivas en malvarmo kaj frosto," eldonita en la sama tago en la Giornale di Brescia, bonfaranto, kiu deziris resti anonima, disponigis la bezonatan monsumon por ripari la kaldronon (€ 700), permesante al la familio hejtiĝi.

 

Do, Maria Angela, en la fruaj tagoj de la novjaro, povis publikigi, ankoraŭ sur la Giornale di Brescia, la feliĉan finon de ĉi inspira historio:

 

Kia bela donacemo tiu kiu volas nenian kontraŭŝanĝon, kiu ne bezonas vidigi sin, esti nomata sed kiu silenteme faras ion grandan. Dankon al tiu anonima bonfaranto (estu certa, ke nia dankemo ni nenial forgesos).

Lia gesto ... instruas multajn homojn babilemajn sed malfekundajn kiel oni vere helpas. "Se la Giornale di Brescia, kiun mi dankas tre multe, senprokraste ne eldonitus mian leteron, hodiaŭ mi ne povus raporti al vi Kristnaskan fabelon realigitan …… mi esperas ke en tiu ĉi mondo de malvaloroj la boneco de tiu anonimulo utilus por ĝoji ne por tiuj kiuj povas fine varme duŝi, sed plibone por familio kiu danke al lia gesto ĉiam memoros ĉi tiun Kristnaskon"


 FONTO:

logo Giornaledibrescia.it




MALANTAUEN