MARILAND (Usono) - Ĉu Batman en loko de Kristnaska Paĉjo?

Kristanasko baldaŭas kaj eble Kristanaska Paĉjo, jam maljunega, bezonas helpon por disdoni ĉiujn siajn donacojn al miloj da infanoj en la mondo! Kiu pli bone ol superheroo por tiu eksterordinara tasko? “Ĉu tio al vi ŝajnas absurdaĵo?" Nu ... Eble vi ne scias, ke ekde kelkaj jaroj homo vestita per nigra kostumo en nigra Lamborghini ĉirkaŭvagas laŭ la stratoj de Maryland per aŭto plena je donacoj.

 


  Imagu la miron de la trafika polico kiam el la aŭto eliras Batman mem! Sed kiel ĉiam okazas, malantaŭ la masko de granda heroo kaŝas sin grava persono kaj la mistero estas baldaŭ malkaŝata. Temas pri L. R., riĉa negocisto, kiu periode vestas sin kiel superheroon por alporti donacojn al malsanaj infanoj pro kancero.



  Li estas jam konata kaj amata kaj liaj videoj ĉirkaŭvojas en la TTTon. Lia aŭto sen numerplato kaj pro tio haltata de la polico, nun ne plu estas eĉ postkurita, sed male, eskortata. La mono kiun li elspezas ĉiun jaron, ĉirkaŭ 25,000 dolaroj, estas pli ol sufiĉa por pagi ajnan komunikitan monpunon.

 

 

“Eble, je Kristnasko Spiderman-a kostumo estus pli laŭkolora, sed fakte, kara Kristnaska Paĉjo, vere vi povus helpigi vin!

 

FONTO:




MALANTAUEN