Homo ĉesas labori por gardi bestan vivon.

 

Malajzio

 

Petaling Jaya, eks Kuala Lumpur City Hall (DBKL ): la koro de la dungito V. Ganeson doloregas ĉiufoje kiam li vidas hundojn kaptitajn kaj alportitajn al la Government Pounds.

 

"Mi scias kio okazas al ili tie kaj tio estas unu el la kialoj pro kio mi forlasis mian laboron en DBKL tri jarojn antaŭ mia pensionaĝo" diris Ganeson, 58 jaraĝa.

 

Tio estas ankaŭ unu el la kialoj pro kio Ganesan antaŭ ok jaroj ekkonstruis rifuĝejon por prizorgi ĉirkaŭ 200 hundojn, nun tenitajn en Seremban kaj Brickfields

 

 

Ganeson, kiu estis ĝardenisto ĉe la DBKL, rakontas pri sia kutimo viziti la Goverment Pounds preskaŭ ĉiutage post la laboro por klopodi savi la plejeblon da hundoj kiel plej bone li povis.

 

 

"Ofte mi forportis hundidojn kaj iliajn patrinojn ekster la Pound por savi ilin el mortigo.

 

 

Laŭ Ganeson, la memoro de la hundoj  fortrenitaj el la furgono fare de la kaptintoj al Pounds por eventuala mortigo, ankoraŭ restas gravurita en lia memoro.

 

"La hundoj ĝemas kaj ululas kiam ili estas fortrenitaj kaj baraktas plej forte por pretervivi ĝis la lasta momento, kiam ili estas mortigataj" diris Ganeson.

 

 

Ganeson aldonis, ke, kiam li estis komisiita al la sekcio por kapti hundojn, li tuj demisiis el DBKL eĉ se ĝi signifis la perdon de sia pensio.

 

"Mi preferus morti pro malsato kaj esti senlabora ol fari tiun laboron" li diris.




source:
The Star Online




MALANTAUEN