BONFAROJ BALDAŬ - Raknominate, la bona frato de Neknominate.

Raknomination, (Hazarda Akto de Bono), estas la respondo prilaborita de junuloj kontraŭ la tendenco imponita dum la lastaj tempoj, la neknomination. Neniu alkoholo kun Raknomination, sed nur bonfaro.

 

Adas la tendenco de junuloj pri sin nomi per video, sed ĉi tiun matĉon la knaboj ludas per bonfaroj. Kelkajn tagojn antaŭ la unua milito-bultenoj rilataj al modo de Neknominate, alvenas respondo laŭta kaj klara el tiu mondo mem kie la malsaĝa kaj stulta parademo postulis tiom da viktimoj. Ĝi nomiĝas Raknominate kaj estas mekanismo per kiu junuloj nomas sin unu la alian kaj sin filmas dum ili plenumas bonfarojn: estas fakte konkurso de solidareco kaj donacemo al la plej malriĉaj kaj la plej malfortaj membroj de la socio.

 

 Bedaŭrinde , la junuloj ofte pensas, ke la celo por akiri popularecon nur povas esti atingata per bravaĉaĵoj kaj danĝeraj agoj.

 

Tiel naskiĝis Neknominate, speco de trinkoludo, kie ĉiu filmas sin por montri sin en reto dum trinkas laŭ la plej absurdaj manieroj, litrojn da alkoholo, eliĝantaj trinkaĵaĉojn, kaj tiam, kiam ili atingos la konfuzan staton, fari ion absurdan, kiel naĝi tra glaciiĝinta rivereto (mortis la ĉefrolulo de la video), aŭ veturi per skettabulo sur ŝoseo kie aŭtoj maldekstre kaj dekstre sagas. Pluraj estis la viktimoj de tiu absurda ludo.

 

 Feliĉe, el la junuloj ankaŭ alvenis valora alternativo al tiu barbara metodo por cirkuli sian vizaĝon en la reto. Tiel naskiĝis Raknominate - hazarda akto de boneco, iniciato bazita sur la sama mekanismo: video disdonita en reto de sia ĉefrolulo, tamen bonfare aganta. Tiel ĝi funkcias: ĉiu povas filmi sin dum helpas senhejmulon aŭ ajnan personon en malfacilaĵo, defiante tiam iun amikon esti eĉ pli sindonema. La Fejsbuka paĝo de la Raknomination atingis preskaŭ 15’000 sekvantojn en malmultaj tagoj.

 

Inter la videoj ŝtormantaj en reto estas multegaj kie junuloj iras al superbazaro aĉeti por iu senhejmulo. Kaj post akaparo de manĝaĵojn, iu rehejmas kaj kuiras ilin kaj tiam oferas ilin al la senhejmulo loĝanta sur la trotuaro apud lia domo. Iu alia, konsiderante la froston de la vintraj temperaturoj, al varma trinkaĵo kun sandviĉo, ankaŭ aldonas jakon, ĉapelon kaj gantojn, kaj metite ĉion en saketo, alportas siajn donacojn al alia senhejmulo. Sur la paĝo de Fejsbuko knabo promesas donaci unu dolaron por ĉiu 'plaĉe' akirita de la video afiŝita, premio destinita al familio por batali kontraŭ kancero. Junulino, tamen, kaptita de la pozitiva ondo de la bonfarado, akaparas librojn kaj revuojn por infanoj en librovendejo kaj portas ĉion al la hospitalo kie etaj pacientoj estas enhospitaligitaj.

 

FONTO:  skuola.net

 





MALANTAUEN