ITALIO - senhejmuloj laborontaj en urbaj bibliotekoj.

Depreni la senhejmulojn de surstrata vivo kaj doni al ili laboron helpante ilian socian reenteton; jen la projekto priskribita ĉi-matene per la roma urbestro Ignazio Marino vizitanta la akceptan tagan centron "Binario 95" via Marsala, ĉe Termini-a fervoja stacio.

 

"Por tiuj personoj, ne nur eble mankas la tagaj centroj, sed ankaŭ utilas laboro por okupi ilian tempon. Ekzemple, ni klopodas eble plejbone reorganizi la reton de la romaj bibliotekoj kaj ĉiujare pro pensiigo ni perdas 10-15 % de la personaro."

 

Pro tio la ideo doni postenon al la senhejmuloj: "Ni povus evoluigi projekton kune kun skabenoj Cutini kaj Barca por provi ĉu iuj el la popolo helpata en la noktaj centroj, dum la tago povas esti dungitaj kaj helpi en niaj bibliotekoj. Tio donus bonan ŝancon kaj dignon por senlaboruloj, kun la ebleco produkteme elspezi tempon.

 

Propono tuj aprobata de la skabeno pri sociala politiko, Rita Cutini, ankaŭ ĉeestanta dum la vizito: "Estas tiom multaj lokoj, kiel bibliotekoj, sed ne nur, kie ni bezonas homojn dungitajn diversajn rolojn. Pro tio gravas prilabori projektojn pri socia inkludo por kunligi la urbajn bezonojn kun tiuj de la personoj."

 

Kiel pri la loĝeja krizo, la urbestro atentigis ke la Komunumo "estas esploranta ĉiuj ties nemoveblaĵojn." Parto de tiuj loĝejoj, anoncis Marino, povos uzati por "sociala loĝado, kiu povas solvi la problemojn de multaj senhejmuloj kaj bezonuloj de nia urbo." Krome, la Komunumo estas laboranta por malŝlosi projekton haltintan el du jaroj kaj kiu gvidos Romo-n havi pliajn 200 litlokojn por gastigi la senhejmulojn."

 

FONTO: repubblca.it




MALANTAUEN