ETIOPIO - la viro, kiu konstruas bibliotekojn por infanoj

"La libroj plibonigis mian vivon kaj mi volas fari tiun ĉi donacon al la infanoj, kiuj neniam havis la ŝancon atingi instruadon. Mi volis reveni al Etiopio, "diris Yohannes, "por helpi infanojn por havi estontecon kaj esperon. Se niaj infanoj estas edukitaj, estas nenia limo al tio, kion ni povas fari kiel nacio ".

 

En la jaro 2008a li gajnis la premion "CNN Heroo" kaj en la 2011a estis farita honora membro de la "American Library Association." Ni parolas pri Yohannes Gebregeorgis, la viro, kiu konstruas bibliotekojn en Etiopio kaj alportis librojn kaj legadon por pli ol 120 mil knaboj de la regionoj pli kamparaj kaj izolataj de la lando.

 

En la 1982a li fuĝas el Etiopio kaj rifuĝas en Usono, kie li sukcesis magistriĝi kaj trovi laboron en publika biblioteko en San Francisko. Li estas respondeculo pri la "Libroj por Infanoj " kaj tiam li eltrovis la literaturon dediĉitan al infanoj kaj komencis legi ĉiujn klasikaĵojn. Kiam li iris al la lernejo en Etiopio, Yohannes havis tre malmultajn tekstojn kaj atingis legi lian unuan nelernolibron nur je 19 jaroj. La patrino de Yohannes estis analfabeta, lia patro kapablis nur legi kelkajn vortojn kaj neniu tie sciis la ekziston de la porinfana literaturo.

 

Multaj el liaj fratoj Etiopoj vivas la saman sperton. Li malkovras ke ne ekzistas porinfanaj libroj tradukitaj en sia gepatra lingvo la amhara - la oficiala lingvo de Etiopujo - kaj tiel li verkis kaj eldonis "Silly Mammo-n" la unuan libron de rakontoj por infanoj skribata en sia lingvo. "Infanoj" li diris "konas la mondon kaj imagas ĉion per libroj: ili rilatas al aliaj kulturoj, aliaj homoj, aliaj infanoj, al la tuta universo.

 

Pro tiuj kialoj, Yohannes daŭrigis skribi librojn por infanoj kaj per enspezoj en la 1998a fondis Ethiopia Reads-n, asocion kiu celas konstrui bibliotekojn kaj venigi librojn en la plej malriĉajn regionojn de la lando; en la 2002a li inaŭguris la unuan konstruaĵon en Addis Abeba kaj la unuan moveblan bibliotekon, la Donkey Mobile Library: Yohannes prenis ĉaron trenatan de azeno, plenigis ĝin per libroj kaj sediloj kaj aliris al la kamparaj vilaĝoj ĉirkaŭ Addisa Abebo kaj Awassa: por paro da horoj, la infanoj ĉesis labori en la kampoj aŭ bredadon por lerni la alfabeton, aŭskulti Yohannes kiu laŭtlegis kaj vojaĝis per fantaszio. Hodiaŭ ili uzas biciklojn kaj mopedojn sed en la komenco estis azenino, Helina.

 

En la 2009a Gebregeorgis ankaŭ inaŭguris la unuan interaktivan bibliotekon al Mekele, proksime de la limo kun Eritreo: 20 mil libroj, sed ankaŭ komputiloj, interreta konekto kaj komputilaj kursoj. Ĉio por infanoj.

Ĉi tie la retejo de Ethiopia Reads:

http://www.ethiopiareads.org/home

 

FONTO: buonenotizie.it




MALANTAUEN