HUNGARIO - je Kristnasko en placo solidaro por malriĉaj infanoj.

Hungario estas unu el la landoj kie la plej alta estas infana malriĉeco en Eŭropo. Por Kristnasko grupo de volontuloj arigas donacojn por malriĉaj infanoj en Heroo-placo, unu el la plej gravaj placoj de Budapeŝto.

 

Nomiĝas Santa Faktory (Fabriko), la fabriko de Kristnaska Paĉjo, kaj ekde naŭ jaroj ĝis nun ricevas vestojn, manĝaĵojn, ludojn el tiu ajn kiu volas agi solidarece.

 

Andrea Hajagos, ĉe Euronews: "En la fabriko de Kristnaska Paĉjo, en Budapeŝto, alvenas ĉiujare pli kaj pli da donacoj. Ĉijare la celo estas helpi 300 mil malriĉajn infanojn."

 

Laŭ UNICEF, 31 procento de pli junaj ol 18 jaroj vivas en malriĉaj kondiĉoj. Tiu datumo lokigas Hungarion je la tria loko inter la 29 evoluitaj landoj ekzamenitaj en la agenteja raporto pri infana malriĉeco.

 

Al la fabriko de Kristnaska Paĉjo naŭjara Adam donacis libron: "Mi deziras, ke ĉiuj infanoj ricevas donacojn, eĉ la plej malriĉaj. "

 

Mariann Szabó,, volontulino: "Per tiu sistemo ni povas pli efike helpi. Kial ni ne iru kaj petu ĉe domoj."

 

Alia iniciato en Budapeŝto estas 11-metrojn alta Kristnaska arbo, komponita per 365 sledoj kiuj estos donacataj al malriĉaj infanoj.

 

FONTO: euronews.com




MALANTAUEN