KOLOMBIO – soldato-cirko por antaŭenigi pacon.

En Tibirita, fajrovoruloj, klaŭnoj kaj trapezistoj, altira spektaklo kiel en la plej bonaj cirkaj tradicioj. Sed tiuj foirakrobatoj kun la cirkaj artistoj havas malmulton komunan. Ili estas, fakte, la kolombiaj armeaj soldatoj kiuj – dum la pleno de la pacprocezo inter la registaro kaj la ribeluloj de la FARC - elektis tiun maloftan artformon por antaŭenigi pacon kaj la agadojn de la armeo.

 

"Mi dirus, ke la cirko estas tre grava ilo; - klarigas la direktoro, ĉefserĝento  Francisko Yela – ĝi permesas al ni interparoli rekte kun la homoj kaj plibonigi la pacon kaj la trankvilecon de la areo." "Normale, soldatoj faras ion tute alian - aldonas la soldato García, kiu ludas la rolon de la klaŭno Sankoĉo - patrolas la montojn, pafos. Do kiam la publiko venas vidi nin, li volas bone koni nin kaj post vidi la spektaklon, infanoj ekamikas al ni, volas ludi kun ni, ili festas nin laŭ la strato; ĝi estas tre bela afero


La "Cirko Kolumbio" do scenis spektaklon en la urbo de Tibirita. Simbolo de la gerilo ĉar ĝi estas la naskiĝloko de Gonzalo Rodríguez Gacha, unu el la plej famaj kolombiaj narkoŝakrantoj de la jaroj 90.

 

Ĉi tiu iniciato de la armeo estas sendube laŭdinda - diras juna spektanto - ĉio farita por la kampara loĝantaro en tiuj areoj, kiuj estas la plej vundebla al la potencoj de la narcoŝakrantoj kaj de la ribeluloj, estas ĉiam bonvena afero" .

 

La iniciato estis lanĉata unuafoje en la 90aj jaroj sed hodiaŭ ĝi ege helpas, por relevi la bildon de la kolombia armeo, skuita de pluraj skandalaj epizodoj kaj korupteco.

 

 FONTO: TMNews




MALANTAUEN