Kalifornio - vidi ... per la koro!

http://edition.cnn.com/2013/09/05/health/cnnheroes-gupta-glasses/index.html

 

"Estas entuziasmige vidi la surprizitan mienon de infanoj, kiuj unuafoje surhavas okulvitrojn, vidi ĝojon kaj feliĉon sur iliaj vizaĝoj ."


En Irvine, Kalifornio, ekde du jaroj la  asocio Sight Lerning" kolektas uzitajn okulvitrojn celante donaci ilin al infanoj kiuj ne povas pagi ilin, sed la entuziasmiga afero estas ke la ideo naskiĝis al 14-jaraĝa knabo kiu persone konsciante pri la problemo de tiuj, kiuj ne bone vidas, komencis kolekti uzitajn okulvitrojn. Ni parolas pri Yash Gupca "Mi memoras ke iam rompiĝis miaj okulvitroj kaj mi sen ili devis iri al la lernejo. Mi sidis min en la fino de la klasĉambro kaj sen miaj lensoj mi povis vidi nenion; tiun tagon mi lernis nenion"... " gravas havi okulvitrojn por lerni en la klasĉambro. Mi rimarkis ke multaj aliaj lernantoj ĉe mia lernejo eble havis similajn spertojn kaj tiam mi pripensis la infanojn en la urbaj centroj.


Multaj el ili ne havas sanasekuron tiel ke ili ne povas akiri al si okulvitrojn. Mi estis impresita, ke ne povi pagi okulvitrojn influas ankaŭ edukadon de multaj homoj.


Yash diras ke " En la mondo estas 300 milionoj da homoj kiuj ne povas pagi okulvitrojn, sed ili bezonas ilin. La plejmulto el ili estas lernantoj kaj mi pensas ke ili povas ricevi taŭgan instruadon per tia nura vojo.

Tial li rakontas ke li ekpraktigis sian ideon  ekkontaktante Irvine-ajn optometristojn, konvinkante ilin eksponi en liaj butikoj ujojn en kiuj, klientoj kiuj aĉetis novajn okulvitrojn, enmetu sajn malnovajn. “Kelkaj optometristoj jam havis multajn malnovajn okulvitrojn, amasigitajn laŭ tempo kaj al ili senutilaj. "post ĉi tiu unua eksperimento mi kuraĝiĝis daŭrigi tian agadon kaj kun mia patro fondis la Sight Leming.”


Ĝis nun, la asocio kolekis kaj donacis ĉirkaŭ 9.500 okulvitrojn "ni kunlaboras kun organizaĵoj kiuj havas internaciajn agadojn. Estontece, mi ŝatus disvastigi tiun servon en aliaj usonaj urboj” diris Yash, kiu, en julio, ĉeestis eventon ĉe la Blanka Domo kaj ankaŭ estis nomata CNN 2013a Heroo.



Por pliprofundigo: CNN

 




MALANTAUEN