Indiana – kelnerino ricevas trinkomonon da 10,000 dolaroj kiu ebligas ŝin aliĝi al universitato.

http://www.oddee.com/_media/imgs/articles2/a98644_abc_gma_waitress_edit_070713_mn.jpg

Tiu ĉi bona novaĵo aperis antaŭ kelkaj tagoj, kiam, el Pizza Hut, manĝejo en Angola, en Indiana (Usono), la dudekjaraĝa kelnerino Jessica Osborne ricevis surprizon kiu ŝanĝigis ŝian vivon: trinkomonon da 10.000 dolaroj.

 

Virino, kutima klientino, sciis ke Jessica estis akceptata en la Universitato, sed devis rezigni ĉar ŝi ne havis monon por registriĝo. La klientino, post la konon de la kelnerino, ŝatis ŝin, opiniante ke ŝi estis tre inteligenta kaj malavara kaj tiam ŝi sentis la devon helpi ŝin.

 

La klientino el iom da tempo perdis kaj ŝian edzon kaj ŝian filinon pro aŭta akcidento; la asekuro, sekve havigis al ŝi gravan monan kompenson. Tial ŝi decidis uzi parton el ĝi por helpi al Jessica donante 10.000 dolarojn kiel trinkomonon kaj tiam permesante al ŝi frekventi universitaton kaj daŭrigi ŝiajn studojn.

 




MALANTAUEN