Give Back Film – filmas videojn por antaŭenigi altruismon

Ilia nomo estas Kyle kaj Josh kaj ili estas la fondintoj de specialega asocio Give Back Film. Ili loĝas en Salt Lake City, Utah (Usono) kaj la intenco de ĉi tiuj du junuloj estas instigi homojn por agadi altruisme kaj faras ĝin eldonante videofilmetojn kie ili mem estas la ĉefroluloj de altvaloraj gestoj de donacemo.

La disvolviĝo ĉiam estas la sama en ĉiu video, unu el la du filmas kaj la alia plenumas gestojn de malavareco; en la unua video ili pagis la krakmanĝon de la Drive Thru al aŭtistoj, kiuj estis en vico, en la dua donacis 100 dolarojn al senhejmuloj kiuj ili renkontis laŭ la strato. Kvankam komence aperis iom da skeptiko pri la bonintenco de la du junuloj, ĉiuj tuj rimarkis la malon, daŭre benante kaj brakumante ilin.

 

Ĝuste tiuj dankemegaj reagoj tiel varmaj kaj elkoraj instigis ilin por daŭrigi ĉi tiun mirindan projekton fondante la Give Back Film.

 

Ĝis nun ili eldonis du videojn en Youtube kaj la dua dum semajno atingis 1.400.000 vizitojn. Kyle kaj Josh promesas, ke ĉiun lundon ili eldonos novan videon. "Ni esperas ke eldonante ĉi tiujn videojn, iuj estas instigitaj eliri kaj fari la samon" .... jen iliaj vortoj.

 

 Malsupre ni vidigos al vi la lastan videon kaj ĉiun lundon ni kuraĝigas vin viziti nian paĝon Give Back Film-on ĉe You Tube kaj inspiriĝi por produkti la celon kiun volis Kyle kaj Josh.




MALANTAUEN