En ITALIO – ankaŭ futbalistoj alvokas pacon en Sirio.

'Ventoj de paco por la familioj de Sirio'

La Futala Ligo Klaso A, kunlabore kun la Nacia Olimpika Komitato (CONI), decidis aliĝi al la iniciato de la Papa Konsilio por la Familio kaj de la itala Caritas, pri Sirio permesante por la unua tago de la revena rondbatalo de la ĉampionludo, la 18an kaj la 19an de januaro de la 2014a, en stadionoj de dek italaj kluboj gastigantoj (Atalanta, Bologna, Catania, Chievo Verona, Ĝenova, Juventus, Milan, Sassuolo, Roma, Udinese), ekspozicion en la centro de la stadiono de skribita bendafiŝo: 'Ventoj de paco por la familioj de Sirio'.

 

Samtempe estas elsendata de gigantaj ekranoj reklamaĵo de Frederico Fazzuoli kaj Elisa Greco kun bildoj de libanaj rifuĝejoj.

 

Merkredon, la 22an de Janŭaro  de la jaro 2014a en Svislando malfermitas la nova sesio de intertraktado pri Sirio; evento kaj unika ŝanco transformi la ventojn de milito al ventoj de paco'', en milito kiu dum du jaroj kaŭzis egan nombron de viktimoj, milionojn da rifuĝintoj en ĉiuj najbaraj landoj, pli ol milionon da neniigitaj familioj.

 

 

FONTO: asca.it

 




MALANTAUEN