Teksaso - La povo de ĵurnalismo orientita al solvoj.

Grupo de esploristoj dell'Engaging News Project, spin-off de la Universitato de Teksaso, diras ke por altiri legantojn oni bezonas doni pli da spaco al la konstrua ĵurnalismo, t.e. al novaĵoj kaj enketoj kiuj, pritraktante varmajn kaj devigajn temojn, klopodu preterpasi la skandalon, esplorante ne nur la "kion" kaj "kial" sed proponante konsilojn pri "kiel" venki kaj solvi la sociajn evidentigitajn problemojn.

 

Por pruvi la alfronton de konstrua ĵurnalismo al la legantoj, Profesoro Alex Curry, Universitato de Teksaso, eksa membro de la komunikada oficejo de la guberniestro Arnold Schwarzenegger, realigis enketon, kies rezultoj enestas en la dokumento "The Power of Solutions Journalism”(" La povo de solvo-orientita ĵurnalismo).

 

La enketo montras, ke subjektoj, al kiuj estis prezentata artikolon celantan la solvon por la problemo, apenaŭ legite la pecon, klare perceptis sin pli informitajn kaj interesiĝintajn pri la temo, male al tiuj, al kiuj oni petis legi la historion sen konstrua alproksimiĝo. Krome, la esploristoj notis ke homoj, petitaj legi "historiojn konstruajn" ne nur sentis sin pli optimisman, sed ili ankaŭ pli emis serĉi aliajn historiojn, kiuj havas la saman alproksimiĝon, profundigi legaĵojn kaj - gravege por eldonistoj kaj reklamistoj- kunhavigi la novaĵojn en sociaj kanaloj. Ne novas, se ni memoras, ke dum kelkaj jaroj la Universitato de Pensilvanio jam faris similan studon pri pozitivaj novaĵoj.

 

La esploristoj dell'Engaging News Project estas konvinkataj ke la konstrua ĵurnalismo (kiun pli ofte ili nomas "orientitan al solvoj") krom esti interesa alternativo al la tradicia stilo de enketado, estas ankaŭ ĵurnala ilo efika kaj utila kaj por la legantoj kaj por la eldonistoj kaj la anoncistoj.


FONTO: buonenotizie.it





MALANTAUEN