HOLOKAŬSTA MEMOR-TAGO - LA 27an DE JANUARO

HOLOKAŬSTA MEMOR-TAGO

(eksterma memor-tago)

 

Memoro estas grandioza ilo. Kiam ĝuste oni uzas ĝin, ĝi permesas al ni plikreskiĝon: ni prenas la lernitaĵojn kaj metas ilin sub niaj piedoj, plialtigante nian kompren - nivelon kaj lernante vidadon trans niaj horizontoj. Plue, de tempo al tempo okazas ke tiujn ĉi novajn lernitaĵojn ni volas malfermi kaj foliumi kaj, kiam ni eksploras ilin, ni memoras kiuj ni estas kaj el kie ni venas.



Hodiaù estas unu de tiaj tagoj, en kiuj malsupreniri el nia vidpunkto pri la estonteco kaj pripensi pri la pasintecon dum Kelkaj horoj, por riĉiĝi nian vidmanieron pri la morgaùo.

 

Hodiaù estas memortago.

 

Memoro pri kio?

Doloro estas malfacile forgeseblas, ankaù se ne ni sed karulo travivis ĝin; ni memoras terurajn momentojn, suferon, kurojn al malsanulejo, la kuracadon kaj la konvaleskon, sed ofte la vizaĝo de la kuracisto vualiĝas en nia memoro; eĉ tiu suturo, tiu kuracilo, tiuj zorgoj savis nin el nia doloro.

 

 

 

Dum memortago taùgas memori doloron kaj suferojn de tiuj martiroj, forŝiritaj el iliaj vivoj, ĉar tian suferadon devas indignigi nin, devas konvinki nin ke tia tragedio ne akcepteblas (ankaù se tiaj agadoj ne ŝanĝis en ne malproksimaj landoj) sed surtute, la memoro de tiu ekstermo devas sentigi nin homaj, tiel homaj ke ni deziras  kunigi nin kun la aliaj kaj eltrovi kaj ekzalti la homan flankon kiu ekzistas en ni ĉiuj.

 

 

 

Good Day Word – Bonan Tagon Mondo hodiaù volas memori kun vi, honorante malkonstruitajn vivojn de Ŝoao-viktimoj, memorante surtute tiujn heroojn kiuj riskis sian vivon por savi alies vivon, pruvante ke homa flanko de homoj esence estas amo kaj ke amo al proksimulo 

povas instigi nin ĝis la plej granda sindonemo.

Tiuj personoj kutime nomiĝas “justuloj inter nacioj”; ni konas 23'226 el ili sed ni scias ke ili estas pluaj. Iliaj historioj elvenas el alies rakontoj; ili estas personoj kiuj grave agis sen peti gloron aù dankemon; temis pri sindona ama kaj solidareca agado.

 

 

 

La termino “justuloj inter nacioj” indikas ne-judojn kiuj respektis Dion. La aljuĝon de tiu ĉi nomo estis de la InstitutoYad Vaŝem en Jeruzalemo, laù decido de Izraela Parlamento, por elmontri ĝian dankemon je la nomo de la tuta izraela popolo.

La farita serĉo kontrolas ĉu tiuj personoj ne agis kontraùpage aù pro iu ajn kompenso.

Ĝis nun laù la “Avenuo de Justuloj”, kiu estas en Yad Vaŝem oni plantas arbojn je ilia honoro kaj memoro, ekde la jaro1962a  de ĝia inaùguro.

 

Ĉi tie ni dezirus memori iujn.

 

Jan kaj Antonina Zabinski  el Pollando.

 

En (al) la jaro 1930a la zoologia ĝardeno en Varsovio gastigis multajn bestojn kiujn dum la milito mortigis bomboj aù kiuj estis forportitaj al Germanio. Jan Zabinski estis  la direktoro de la zoo kaj, malgraŭ la gravaj problemoj kiujn li havis, ne estis indiferenta al la sufero de judoj.

Kiam la geto malfermiĝis en Varsovio, lia edzino Antonina kaj li ekhelpis hebreojn; Jan pretekste povis eniri por kontroli la publikan ĝardenon, ĉar li estis komunuma oficisto; li eniris kaj kiel plej eble helpis ilin laù sia povo.

Kiam la geta situacio ekmalboniĝis, li oferis al ili rifuĝejon, helpis multajn hebreojn por havigi al si personajn dokumentojn, serĉis al ili aranĝon; kiam necesis li gastigis ilin sur la planko de malplenaj kaĝoj de la zoo ĝis kiam ili ne povis rifuĝi aliloke.

Preskaŭ dudekopo el ili dormis ĉe li kaj pro tio iu nomigis lian hejmon kiel modernan arkeon de Noao.

Mykolas Kaj Jadvyga Šimelis  el Litovio

Ekde la 26a de novembro de la jaro 1943a la litova duopo gastigis 14 judojn en sia hejmo. Tiu agado estis danĝerega, surtute ĉar akiri manĝaĵojn por tiom da personoj estis ege videbla.

Malgraù tio ili senĉese donis al hebreoj rimedojn por tuja bezono.

Mykolas solidaris ankaŭ post la edzina morto en aprilo de la jaro 1944a kaj daŭrigis la gastigadon de tiu ĉi grupo ĝis julio de la jaro 1944a, kiam finiĝis la nazia okupado. Post unu jaro, je la 10 de julio de la jaro 1945a, la litovaj naciismaj mortigis lin.

Giovanni Palatucci el Italio

En la jaro 1939a Giovanni Palatucci laboris kiel polica help-komisaro en Fiume (nun Rijeka) kaj malobeinte al estraraj ordonoj, sukcesis savi kaj eskapigi 800 hebreojn.

Kiam Germanio aneksis parton de Norda Italio, Palatucci adis falsigi dokumentojn de judoj por helpi ilin fuĝi al Palestino. Poste, je la fino de la jaro 1943a li estis arestata de Gestapo kaj deportata al Dachau, kie li mortis (je) la 10ande februaro 1945a, pro kulpo de homaj vivoj kiujn li savis.

Jean Phillipe el Francio


Philippe estis membro de Rezisto kiam je la fino de la jaro 1942a (li) estis nomata policestro en zono de Toulouse. Li ekspluatis de sia posteno por preventi areston de multaj Rezistantoj kaj havigi falsajn dokumentojn al Hebreoj.

En januaro de la jaro 1943a, oni ordonis al li prezenti la tutan liston de hebreoj loĝantaj en lia zono. Li tute refuzis tion.

Li skibis dimisian leteron en kiu li denuncis la registaron de Vichy kaj lian kunlaboreman politikon kaj manifestis sian refuzon labori por estraro kiu ne reprezentis francajn idealojn.

En tiu letero precisigis ke hebreoj rajtas vivi kiel iu ajn civitano kaj ke tio kio tiam okazis, estis malrajta ekstermo.

Pli malfrue dum la sama tago li sendis al regiona policestro alian leteron, en kiu deklaris ke li ne plu povis obei al li kaj aldonis: “Vi rifuzos min kaj malaprobos min, sed mi scias ke via koro de soldato komprenas min.”

Post la dimisio Jean Philippe antaùigis sian Rezistan agadon; Gestapo arestis lin je la 28a de januaro de la 1943a kaj lia ekzekuto okazis je la 1° de marto de la 1944a.

Tiu ĉi volas esti senpretenda kontribuo dediĉita al tiuj kiuj kiel ni elektas memori. Memori sed ne nur: soleni Memoron, donante senton al ĝi. Kia plej bona sento ol paŝi unu renkonte al aliu, kiel faris tiuj kuraĝaj herooj sen malantaùen rigardi?

 

 

Pro tio GDW BTM elektis tiun ĉi tagon por bonvenigi esperanton, ĉar ĝi kunigas personojn elvenantajn el diversaj landoj kaj kulturoj de la mondo.

Ni deziras en tiu ĉi spaco kiel plej eble apogi iniciatojn kiuj celas la plibonigon de la mondo.

 

 

Ni bondeziras al vi Memortagon kiu ne ĉesu kune kun tiu ĉi tago, sed ekscitu novajn petojn kaj novajn celojn al unueca vojo.

GDWbtm

 




MALANTAUEN