Rekontiĝo kun anĝelo de Esperanto

Iun tagon volis esperantisto viziti sian esperantan amikon. La amiko laŭ interkonsento promesis atendi lin en stacidomo, sed la amiko ne venis. Nia esperantisto estis sen poŝtelefono, sen mapo, sen adresoj de aliaj esperantaj amikoj. Kion fari???? Li ne sciis kaj iris kaj iris, estis jam vespero. Nia esperantisto vagis sen celpunkto. Li rememoris sian patrinon: "Ne iru en mondon, ĉar tie atendas danĝero vin."

    Subite li vidis personon en verda vestaĵo, ŝi salutis lin kaj alaprolis: "Kien vi iras? Ĉu mi povas helpi al vi?"

    La esperantisto pensis – tio estas miraklo, tiu virino parolas Esperante, kaj respondis: "Mi estas esperantisto kaj mi venis viziti mian amikon, mi forgesis lian adreson kaj mian poŝtelefonon, mia amiko ne atendis min en stacidomo, mi ne scias kion fari, kien iri, mi ne havas adresojn de aliaj esperantistoj."

   Verda virino respondis: "Mi estas anĝelo de Esperanto kaj en mia ĉielarka globo vidis, ke vi bezonas helpon kaj mi estas ĉi tie."

     "Tio estas tre interesa, sed mi pensis, ke anĝeloj iras en blankaj vestaĵoj, vi estas en verda. Kial?"

     "Nia vestaĵo havas du flankojn – blankan kaj la duan laŭ sekcio. Ni ĉiuj iras en paradiza ĝardeno en blankaj vestaĵoj, kaj ni ludas kun ĉielarkaj globoj. Kiam iu bezonas helpi, la vestaĵo renversiĝas en koloron de nia anĝela sekcio. Mi havas verdan koloron, anĝelo de silento havas bluan koloron, anĝelo de kuraĝo oranĝan koloron, anĝelo de amo rozan koloron, anĝelo de jogo violan koloron kaj laŭ koloroj homoj ekkonas nin."

     "Ĉu ankaŭ vi konas anĝelon de jogo? Ni faris jogan ekzercadon dum esperanta seminario, ni parolis: Mi estas pozitiva, energia kaj ĝoja, mi tre ŝatas tion."

     "Mi loĝas kun joga anĝelo kaj ni havas similajn ideojn, sed homoj ne vidas nin. Ofte ni nin kaŝas en vortojn, pensojn de amikoj. Via amiko ricevis paperon tra malfermita fenestro kaj li post duono da horo venos...ni devas rapidi."

Ili iris, babilis, ridis kaj subite la esperantisto vidis sian amikon. "Saluton. Kial vi ne atendis min?"

     "Mi vokis vin, sed vi ne respondis."

     "Mi forgesis poŝtelefonon kaj vian adreson kaj tial mi vojeraris. Mi renkontis anĝelon de Esperanto kaj ŝi iris kun mi. Permesu, mi prezentu ŝin al vi." Li sin turnis, sed la anĝelo ne estis kun li, ŝia tasko finiĝis.

     Tial ni ĉiuj memoru ke dum la tuta vivo zorgas anĝeloj pri ni, sed ili havas multe da laboroj, kaj memorudum viaj vojaĝoj kunporti mapon, poŝtelefonon kaj teni kontaktojn kun aliaj amikoj, ankaŭ tiuj estas niaj anĝeloj...

 

De Blanka Huzerovà

 

FONTO: El popola Ĉinio

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji




MALANTAUEN