Riparkafejo – se io rompitis, iru trinki kafon.

http://comune-info.net/wp-content/uploads/2013/04/slider_4_small-300x134.jpg

En la jaro 2009a ĵurnalistino, ĵus la duan fojon naskinta, cele al ŝparo, rimarkis ke eble ĉiam forĵeti tion kio ne plu funkcias, ne estas ĉiam la plej bona afero, do jen la ideo !

 

la Repair Cafe Foundation (Riparkafeja Fondaĵo).

 

Jes … sed kio estas tio?


Do, Riparkafejo estas nenio pli ol loko kien vi iros, por ripari viajn rompitajn aĵojn; tiaj lokoj havas realajn laborpostenojn kaj laborejojn kun diversaj ekipaĵoj kiel veldmaŝinoj, ŝraŭbturniloj, kumpremiloj, ŝraŭbŝlosiloj, kudromaŝinoj kaj precizecaj instrumentoj kaj biblioteko faka pri libroj kaj revuoj pri brikolado. La interesa vidpunkto estas ke, krom havigi senpagan memfaron, oni ankaŭ servas kafon aŭ teon kun biskvitoj al la sennombraj klientoj.


Jen, ke, krom la etiko de reutiligo, en ĉi tiuj kafejoj ankaŭ oni apogas socialigon. Fakte, la homoj kapablaj ripari objektojn, metas sin je la servo de la komunumo montrante ankaŭ, ke la kutimo pri unu-nur-uza ofte estas kontraŭefika, plue ĉi tiu ideo perfekte konformiĝas kun la ideo de media subteneblo: malpliigi rubaĵojn reutiligante objektojn kiuj povas plene funkcii.


Certe, tio ne celas elmeti al risko la klason de fakaj komercistoj, tiel ke tiuj kafejoj ne provizas originalajn vicpecojn, sed nur helpas ripari metie tion kio ne funkcias. Ofte, tiuj kiuj aliras ĉi tiun servon estas kutime lokaj loĝantoj kiuj preferas reakiri iliajn objektojn anstataŭ ĵeti ilin, kaj pro malriĉaj ekonomiaj kondiĉoj kaj propli zorga atento pri la estonteco de la planedo.


La ideo de la Ripair Cafè Foundation, kiu komence naskiĝis kiel asocio veturanta per buso por ripari aĵojn, hodiaŭ disvastiĝas ĉefe en Nederlando, kie la grupoj kiuj mastrumas la Ripair Cafè (malfermitaj nur kelkajn tagojn monate) estas nun tridek kaj aliaj ekaperas ĉie en Usono, Kanado, tiel kiel en Francio, Germanio kaj Italio.


Sume ... vivu la kondutmaniero por reakiro kaj precipe se ĝi ankaŭ konsistigas tempon por sociigo kaj inteligenta interŝanĝo!

 

 




MALANTAUEN