Pennsylvania – la konflikto-kuirado

Reciproka kono helpas plibonigon de rilatoj ...

 

Temas pri la “Conflict Kitchen" speciala restoracio en Pittsburgh (Usono), en Pennsylvania kaj ĝia specialo estas servi nur pladojn specifajn de landoj politike konfliktantaj kun Usono.


La ideo estas stimuli debaton pri landoj kiujn fakte la plejmulto de usonanoj tre supraĵe konas kaj eble per ia antaŭjuĝo kaŭzita de la amaskomunikiloj kaj de la diskutoj de politikistoj.
La aspekto kaj la kuirado de la restoracio, pritema, estas periode renovitaj post kelkaj monatoj, proponante pliprofundigojn kaj tiklajn ekzemplojn de la kulturo de specifa lando inter tiuj, kiuj nun estas en "malbonaj rilatoj" kun Usono; la proponitaj estas Kubo, Afganio, Irano kaj Venezuelo. Manĝoj ofte esta pakitaj en ujoj, kiuj ironie kunportas intervjuojn de usonaj politikistoj pri internaciaj rilatoj.



La projekto celas pruvi ke pli profunda interkompreno povas helpi por plibonigi rilatojn kaj antaŭenigi pacon forigante antaŭjuĝojn inter popoloj kaj kulturoj




MALANTAUEN