Biodegradiĝema suptelero kontraŭ nutraĵa malŝparo

 

Proksime de la INTERNACIA TAGO POR NUTRADO,, WWF lanĉas projekton por sentemigi kontraű nutraĵa malŝparo.


Per kunlaborado kun IKEA naskas biodegradiĝema suptelero por nutra restaĵo.


La mesaĝo " Aĉetu nur tion, kion vi manĝos, bone konservu tion kion vi aĉetas, ne forĵetu la restaĵon" instigas veran devontigon dum la ĉiutaga vivo, por certigi ke la nutraĵan restaĵon oni ne forĵetu al la rubujo." Kreite kaj disdonite la novan biodegradiĝeman supteleron, faritan el kartono, la klientoj, kiuj ne atingas finmanĝi en la restoracio povas facile forporti ,manĝaĵojn hejmen en tiu ekologia ujo; tiam neniu malŝparo, nek hejme, nek ekstere.


Eĉ la kunlaborantoj de la IKEA Food estis kuntrenataj pri la projekto per agado por malpliigi manĝomalŝparon en restoracioj de la 20 vendejoj en Italio:

·          • la revizorado de la produktadaj raportoj, por plialtigi la efikecon pri la uzo de nutrorimedoj kaj minimumigi restaĵojn kaj malŝparojn je la fino de la tago;

   • la "KPI Waste", indico kiu rilatigas la kvanton de ĉiutaga forĵetita manĝaĵo en ĉiu vendejo rilate al aĉetaĵo, danke al kiu oni povas kontroli la iradon de la "manĝaĵa malŝparo”

   • La katalogo de la receptaro, tio estas la regularo de la produtado kie akurate estas priskribitaj la pezoj, la prilaborado kaj la porcioj de nutraĵoj el produkta loko ĝis la telero de la kliento.

 

Krome, ĝis la 31a de oktobro, ĉiuj, kiuj revenigi al vendejo IKEA-an malnovan katalogon ricevos donacon enhavantan utilegajn konsilojn kontraŭ malbona kutimo pri enhejma manĝaĵa malŝparo.

 

La WWF-a iniciato lanĉista antaű malmultaj tagoj dum la evento “Malpliigo de la manĝaĵa malŝparo: recepto por savi la planedon", ankaŭ inkludas la implikiĝo de iuj aliaj grandaj entreprenoj: ekzemple kun Autogrill evoluigas la projekto de kompoŝtigo de manĝorestaĵoj, kun Auchan aű Simply daŭrigas la devontigo por la batalo kontraŭ malŝparo per vendado de senpakaj produktoj (kiuj en la 2012a savis 4 milionojn da pakoj kaj pli ol 170 tunojn da pakomaterialoj), kaj la rekupero de produktoj baldaű malmaturiĝontaj.


La sentemiga kampanjo atingas eĉ la plej malgrandulojn per konkursoj kaj projektoj en la italaj lernejoj.







MALANTAUEN