ROMO – Senbara ludejo

http://buonenotizie.corriere.it/files/2013/11/Parco_1-500x333.jpg

A ludejo tute pripensita, desegnita kaj konstruita por gastigi ĉiujn infanojn, kun aŭ sen malkapabloj en Palidoro. Tiu je 600 kvadrataj metroj estis inaŭgurata vendredon, la 25an de Oktobro, proksime de Romo, nomata Salvo D' Acquisto. "Ĉi tiu parko estis arde dezirata de la Hospitalo Bambino Gesù, kiu prizorgas invalidajn infanojn - diris Lucia Celesti,  (Ĉelesti) estro de akcepto kaj de servoj por la familio, kiu prizorgis la kreon de la parko, per konstanta dialogo kun la Neurorefunciiga Unuo de la roma hospitalo. La ludejoj estas idealaj lokoj por integriĝo por ĉiuj infanoj, inkludante tiujn kun cerba paralizo aŭ gravaj malavantaĝoj."

 

Ankoraŭ hodiaŭ la plejparto de la ludareoj en Italio ne estas eĉ ekipataj de aliraj ramploj aŭ spacoj necesaj por rulseĝoj: tio kion ĉiuj gepatroj volas por siaj infanoj, “sekuran lokon, kie oni povas ludi kun aliaj infanoj" por tiaj infanoj estas neebla.

 

"Sekvis la ideo krei spacon kie kaj 'normalaj'' infanoj- daŭrigas Celesti - kaj infanoj kun movaj malkapabloj povas ludi kaj socialiĝi sen baroj."

 

Infanoj havas naturan kapablon interrilati kaj solvi ajnajn malfacilaĵojn dum komenca alproksimiĝo: per ludo ili detruas la psikologiajn barojn kaj la diferencojn.

 

"La iloj projektitaj por infanoj kun limigitaj kapabloj estas pli estimata eĉ de tiuj, kiuj ne suferas pro tiaj limigoj - Celesti daŭrigas -. Ekzemple, la alirvojo al ludejo konstruita por infanoj en rulseĝoj, estos estimata de la gepatroj, kiuj puŝas kutiman promenseĝeton aŭ akompanas fileton kiu rajdas per triciklo, same kiel iu ajn, kiu iradas malstabile aŭ kun bastono.”

 

En la parko oni preferis ludojn kiuj ŝajnas veturiloj, kiel Stanislava, magia ŝipo de infanoj, kun balancilaj seĝoj 'urset-formaj' desegnitaj por subteni problemajn malgrandajn dorsojn kaj kun ŝelkoj por certigi la sekurecon aŭ alispecajn ludilojn (ŝajne bestoj, aŭtoj, aviadiloj ktp) kiuj garantias la plej altan nivelon de sekureco.

 

FONTO: il corriere della sera .it

 

 




MALANTAUEN