Italio: - kolekti subskribojn por demandi al la RAI disvastigon de bonaj novaĵoj

Karaj legantoj, nia gazeto de bonaj novaĵoj ne povis ne kunpartigi tiun ĉi novaĵon plene respondantan al la intencoj de nia redakcio.

Nun, la itala asocio Comuni Virtuosi (Virtaj Komunumoj)

http://www.comunivirtuosi.org/video/date-spazio-alle-buone-notizie

lanĉis kolekton de subskriboj por peti al la RAI (Itala Radio Televido) doni pli da tempo al la disvastigo de bonaj novaĵoj surtute en ŝtataj TV kanaloj kiuj havas la taskon oferti publikan servon al la spektantoj.

La teksto de la peticio klarigas:


“Ni ne neas tion, kio ne funkcias, sed por montri al civitanoj ke ekzistas ankaŭ alia Italio kaj alia politiko, farita el virinoj kaj viroj kiuj ĉiutage spertas el normaleco nekredeblajn vojojn de subtenebleco kaj pozitiva agado. Ili faras kuraĝajn kaj konkretajn elektojn, kiuj ŝanĝas (al pli bono) la kvaliton de vivo de multaj lokaj komunumoj en kiuj eksaltas la “risorto” de prudento, la fajrero de nova socio.

La bonaj novaĵoj estas kontaĝaj. Estas pruvite ke la bonaj ekzemploj "kaŭzas pozitivajn emociojn kaj instigas personojn tuj sekvi la prezentitajn ekzemplojn kaj eĉ kaŭzas fizikajn reagojn kiuj lasu daŭran impreson influontan estontan agadon � <p@& 0S'font-size:12.0pt;line-height:115%;font-family:"Calibri","sans-serif"; mso-fareast-font-family:"Times New Roman";mso-bidi-font-family:"Courier New"; color:black;mso-ansi-language:IT;mso-fareast-language:IT;mso-bidi-language: AR-SA'>

 

Ĉi tiu fenomeno, kiu en psikologio estas nomita 'morala altiĝo', povas kaŭzi kondutajn ŝanĝojn kaj prepari nin al empatio kaj socia interagado." (Journal of Personality and Social Psychology) (Ĵurnalo de Personeco kaj Socia Psikologio).

Ekzemplo estas potencega ilo kiu ĉiam diferencas. La TV, surtute la publika, povus esti mirinda sonkesto por la bonaj novaĵoj.”


Firma la petizione on line (Rete subkribu la peticion) , subtenu nian kampanjon!

 




MALANTAUEN