”Du renoj kaj kabano" - vere profunda sento.

IL GIORNO DELLE NOZZE - http://images2.corriereobjects.it/methode_image/2013/10/26/Salute/Foto%20Salute%20-%20Trattate/kyle_630x360-kU7-U430006945806887II-180x140@Corriere-Web-Sezioni.jpg?v=20131026162047

"Ĉi tiu rakonto ŝajnas elprenita el Hollywooda dialogoskripto", tio estas tio kion skribas la loka gazetaro.


Ni estas en Indiana (Usono) kaj la ĉefroluloj de ĉi tiu ege romantika historio estas Chelsea Clair kaj ŝia edzo Kyle Froelich.


Antaŭ  ĉirkaŭ 4 jaroj Chelsea kiu tiam estis 19-jara knabino, renkontis la tiam 22-jaran Kyle-n ĉe aŭta ekspozicio. Tuj fulme ili interamiĝis, sed baldaŭ ŝi malkovris ke la junulo havis gravan renan misfunkcion, diagnozitan kiam li estis nur 12-jara. Chelsea ne pripensadis kaj tuj decidis fordoni al li renon, kvankam ŝi ĵus ekkonis lin. Li vizitigis sin tiun tagon, kiam ŝi renkontis lin ŝian estontan edzon, kaj la kuracistaj vizitoj pruvis ke ŝia reno estis perfekte kongrua kun la korpo de la knabo. Kaj post 4 semajnoj de pacienca atendo, alvenis la fina permeso por transplantaj proceduroj. Post ses monatoj Chelsea kaj Kyle, vekiĝis en la hospitalo post la operacio, en du litoj, unu apud la alia, ĉiu kun plene funkcianta reno; la transplanto sukcesis.


Ĝuste tri jarojn post tiu operacio, la 12an de oktobro la du geedziĝis je Danvill Consevation Club, la sama loko kiu gastigis la aŭtan ekspozicion kie ili renkontiĝis la unuan fojon kaj, proksimume antaŭ unu jaron, la paro havis filon, Wyatt, kiu estas nun 11 monatoj-aĝa.

 

"Inter ni ekzistas kunligo, kiun neniu povas kompreni, se oni neniam vivis similan sperton”: “ŝi estas ne nur mia edzino, sed mia plej bona amiko" diris Kyle. "Mia estas geedziĝo por sako. Li havas unu el miaj renoj kaj mi devas atenti ke li gardu ĝin zorgege." respondas ŝercanta lia edzino




MALANTAUEN